*altar/o UV *altaro serĉi 'altaro' [altar.0o] 1.[altar.0o.ofertablo] Rita tablo, sur kiu estas farataj religiaj oferoj: kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo [1]; la pastroj starigis sur altaĵo la altaron de Amon kaj komencis preĝi [2]. 2.[altar.0o.KRI] Rita tablo, sur kiu okazas eŭĥaristio. Rim.: En la ortodoksaj altarejoj estas du tabloj, sur unu el kiuj estas preparata „la ofero“ (oni povus nomi ĝin prepartablo), kaj la dua, sur kiu okazas la eŭĥaristio. Ĝuste tiu dua respondas al la okcidenta interpreto de altaro. [Sergio Pokrovskij] 3.[altar.0o.eklezio] (figure) Kirko aŭ eklezio: alianco de la Trono kun la Altaro; li ŝtelas de najbaro por doni al altaro PrV ; bela paro por altaro (geedziĝo) PrV ; ricevi grizan haron ne vidinte altaron (maljuniĝi fraŭle) PrV . 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 9:25.2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 20. angle: altar beloruse: 1. алтар, ахвярнік 2. алтар, прастол 3. алтар bretone: aoter ĉeĥe: oltář ĉine: 3. 圣坛 [shèngtán], 聖壇 [shèngtán], 祭坛 [jìtán], 祭壇 [jìtán], 神坛 [shéntán], 神壇 [shéntán] france: autel germane: Altar hispane: altar hungare: oltár bela paro por ~o: az Isten is egymásnak teremtette őket. ricevi grizan haron ne vidinte ~on: pártában marad. itale: altare nederlande: 1. offeraltaar 2. altaar 3. altaar pole: ołtarz portugale: altar rumane: altar ruse: 1. жертвенник 2. престол (в алтаре) 3. алтарь slovake: oltár Altaro [3] (Ara) serĉi 'Altaro' [altar.A0o] Stelfiguro de la suda duonsfero (Ara). 3. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005 angle: Ara beloruse: Ахвярнік (сузор’е) ĉeĥe: oltář france: Autel (constellation) germane: Altar hebree: מִזבֵּחַ hispane: Altar hungare: Oltár japane: 祭壇 [さいだん] latinece: Ara nederlande: Altaar (sterrenbeeld) pole: Ołtarz (gwiazdozbiór) rumane: Altar (constelație) ruse: Жертвенник slovake: oltár tibete: མཆོད་ཤོམས་ ukraine: вівтар, жертовник altarejoserĉi 'altarejo' [altar.0ejo] Tiu parto de kirko kie situas altaro2: antaŭ sia plilarĝigo dum la 18-a jarcento ... ĝi estis ununava baziliko kun altarejo en gotika stilo [4]; en ortodoksa kirko la ĉefa altarejo okupas ties orientan parton kaj estas apartigita disde la ĥorejo per ikonostazo. Rim.: La PIV-oj malhavas trafan nomon por tiu nocio; en la artikolo pri „ikonostazo“ PIV2 provas nomi ĝin „sanktejo“, tamen en Esperanto estas forta tradicio uzi tiun vorton por tutaj temploj (kaj tion prave prezentas PIV2 difinante „sanktejo“n mem). [Sergio Pokrovskij] 4. Kirko de S-ta Egido angle: chancel, presbyterium, sanctuary beloruse: алтар ĉeĥe: presbyterium, presbytář germane: Chor (Altarraum), Presbyterium, Altarraum hungare: szentély nederlande: presbyterium, koor pole: ołtarz rumane: altar ruse: алтарь slovake: presbytérium kromaltarejoserĉi 'kromaltarejo' [altar.krom0ejo] Parto de kirkego entenanta kroman altaron kaj ceterajn partojn necesajn por servi liturgion: la kromaltarejoj ebligas samtage okazigi plurajn eŭĥaristiojn en unu sama kirkego, evitante la tradician malpermeson servi liturgion pli ol solfoje dum la tago sur unu sama altaro. angle: side-chapel, sacrarium, aisle beloruse: прыдзел hungare: oldalkápolna nederlande: zijaltaar pole: boczny ołtarz rumane: altar lateral ruse: придел, параекклесия administraj notoj krom~ejo: Mankas dua fontindiko. krom~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.