*altaro
- 1.
- Rita tablo, sur kiu estas farataj religiaj oferoj: kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo [1]; la pastroj starigis sur altaĵo la altaron de Amon kaj komencis preĝi [2].
- 2.
-
Rita tablo, sur kiu okazas
eŭĥaristio.
Rim.: En la ortodoksaj altarejoj estas du tabloj, sur unu el kiuj estas preparata „la ofero“ (oni povus nomi ĝin prepartablo), kaj la dua, sur kiu okazas la eŭĥaristio. Ĝuste tiu dua respondas al la okcidenta interpreto de altaro. [Sergio Pokrovskij]
- 3.
- (figure) Kirko aŭ eklezio: alianco de la Trono kun la Altaro; li ŝtelas de najbaro por doni al altaro PrV ; bela paro por altaro (geedziĝo) PrV ; ricevi grizan haron ne vidinte altaron (maljuniĝi fraŭle) PrV .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 9:25.
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 20.
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 20.
- angle:
- altar
- beloruse:
- 1. алтар, ахвярнік 2. алтар, прастол 3. алтар
- bretone:
- aoter
- ĉeĥe:
- oltář
- ĉine:
- 3. 圣坛 [shèngtán], 聖壇 [shèngtán], 祭坛 [jìtán], 祭壇 [jìtán], 神坛 [shéntán], 神壇 [shéntán]
- france:
- autel
- germane:
- Altar
- hispane:
- altar
- hungare:
- oltár bela paro por ~o: az Isten is egymásnak teremtette őket. ricevi grizan haron ne vidinte ~on: pártában marad.
- itale:
- altare
- nederlande:
- 1. offeraltaar 2. altaar 3. altaar
- pole:
- ołtarz
- portugale:
- altar
- rumane:
- altar
- ruse:
- 1. жертвенник 2. престол (в алтаре) 3. алтарь
- slovake:
- oltár
Altaro [3] (Ara)
- Stelfiguro de la suda duonsfero (Ara).
3.
Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la
universo, FEL, Antverpeno, 2005
- angle:
- Ara
- beloruse:
- Ахвярнік (сузор’е)
- ĉeĥe:
- oltář
- france:
- Autel (constellation)
- germane:
- Altar
- hebree:
- מִזבֵּחַ
- hispane:
- Altar
- hungare:
- Oltár
- japane:
- 祭壇 [さいだん]
- latinece:
- Ara
- nederlande:
- Altaar (sterrenbeeld)
- pole:
- Ołtarz (gwiazdozbiór)
- rumane:
- Altar (constelație)
- ruse:
- Жертвенник
- slovake:
- oltár
- tibete:
- མཆོད་ཤོམས་
- ukraine:
- вівтар, жертовник
altarejo
-
Tiu parto de kirko
kie situas altaro2:
antaŭ sia plilarĝigo dum la 18-a jarcento ...
ĝi estis ununava baziliko kun altarejo en gotika stilo
[4];
en ortodoksa kirko la ĉefa altarejo okupas ties orientan
parton kaj estas apartigita disde la
ĥorejo
per ikonostazo.
Rim.: La PIV-oj malhavas trafan nomon por tiu nocio; en la artikolo pri „ikonostazo“ PIV2 provas nomi ĝin „sanktejo“, tamen en Esperanto estas forta tradicio uzi tiun vorton por tutaj temploj (kaj tion prave prezentas PIV2 difinante „sanktejo“n mem). [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- chancel, presbyterium, sanctuary
- beloruse:
- алтар
- ĉeĥe:
- presbyterium, presbytář
- germane:
- Chor (Altarraum), Presbyterium, Altarraum
- hungare:
- szentély
- nederlande:
- presbyterium, koor
- pole:
- ołtarz
- rumane:
- altar
- ruse:
- алтарь
- slovake:
- presbytérium
kromaltarejo
- Parto de kirkego entenanta kroman altaron kaj ceterajn partojn necesajn por servi liturgion: la kromaltarejoj ebligas samtage okazigi plurajn eŭĥaristiojn en unu sama kirkego, evitante la tradician malpermeson servi liturgion pli ol solfoje dum la tago sur unu sama altaro.
- angle:
- side-chapel, sacrarium, aisle
- beloruse:
- прыдзел
- hungare:
- oldalkápolna
- nederlande:
- zijaltaar
- pole:
- boczny ołtarz
- rumane:
- altar lateral
- ruse:
- придел, параекклесия