8alban/o JED 8albano serĉi 'albano' [alban.0o] 1.[alban.0o.sxtatano] Ŝtatano de Albanujo. 2.[alban.0o.naciano] Homo kun albana nacieco: estis Albanoj, kuraĝaj homoj, kiel diris mia patrino [1]; ĉiujare ekde 1988 estas minimume 100 albanoj en Kosovo mortigitaj de jugoslava polico kaj armeo [2]; la urbo Kosovska Mitrovica […] estas plu dividita je du partoj ― serboj, loĝantaj norde, kaj albanoj sude [3]; Mimoza estas albanino loĝanta en Örebro, Svedio [4]. Rim.: Albano estas ankaŭ nomo de sanktulo: la preĝejo de la sankta Albano [5]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco2. Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-133. Evgeni Georgiev: Atenco ne preteratentita, Monato, 2000/06, p. 84. Monato, Bardhyl Selimi: Duonislamano duonferio5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo angle: Albanian beloruse: альбанец bulgare: албанец ĉeĥe: Albánec france: Albanais (subst.) germane: Albaner hebree: אלבנו japane: アルバニア人 [アルバニアじん] katalune: albanés (subst.) nederlande: Albanees pole: Albańczyk slovake: Albánec ukraine: албанець albanaserĉi 'albana' [alban.0a] Rilatanta al albanoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: la albana parlamento [6]; pli ol 150 lingvoj, inter kiuj la afrikansa kaj la albana, la ĉina, korea […] [7]; la albanaj kosovanoj [8]; la kontraŭalbanaj teroraĵoj de februaro 1945 [9]; la albana etno en Makedonio povus profiti de la nova prezidento [10]. 6. Bardhyl Selimi Mezini: Diktaturo de impostoj, Monato, 2000/05, p. 67. Paŭl Peeraerts: Por lingvemaj komputilemuloj ..., Monato, 1995/06, p. 228. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 89. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 810. Evgeni Georgiev: Nova ŝanco por ĉiuj etnoj, Monato, 2000/03, p. 10 angle: Albanian beloruse: альбанскі bulgare: албански ĉeĥe: albánský france: albanais (adj.) germane: albanisch hebree: אלבני japane: アルバニアの [あるばにあの] katalune: albanés (adj.) nederlande: Albanees pole: albański rumane: albanez, albaneză slovake: albánsky Albanujo (AL) serĉi 'Albanujo' [alban.A0ujo] Ŝtato en la sudorienta parto de Eŭropo sur la Balkana duoninsulo: en la nuna Albanujo […] atingis lin printempe de la jaro -44 la novaĵo pri la mortigo de Cezaro [11]; Ferenc Nopcsa: […] liaj ĉefaj esplorkampoj estis la dinosaŭroj kaj la geologio de Albanujo [12]. Albanio 11. Vikipedio, Aŭgusto Cezaro12. Vikipedio, Ferenc Nopcsa angle: Albania beloruse: Альбанія bulgare: Албания france: Albanie germane: Albanien hispane: Albania indonezie: Albania katalune: Albània, República d'Albània nederlande: Albanië pole: Albania rumane: Albania administraj notoj