*ajn UV *ajn serĉi 'ajn' [ajn.0] en: Vorteto, kiu almetiĝas apud vortoj demandaj aŭ sendifinaj por insisti pri la nedifiniteco: la eniro estas libera por iu ajn (aŭ por ĉiu ajn); [li] ne zorgas pri iu ajn [1]; iu ajn posedanto de bieno donas al siaj brutoj konvenan manĝon [2]; ŝi aŭskultis kaj ĉesis pensi pri io ajn [3]; ŝi scias nenion […] pri io ajn [4]; donu al mi ion ajn por trinki; mi ne tro haste faru ion ajn, kion mi bedaŭros poste [5]; kiom ajn vi proponus, mi ne havus ŝancon ricevi eĉ centonon el ĝi [6]; de kiu ajn loko la vento blovos, mi estis decidinta forkuri [7]; la ŝtato ne povas toleri atakojn kontraŭ ies ajn ĝardeno [8]; kiaj ajn ili estis, tio por mi ne estas grava [9]; kiam ajn tio venas, ĝi ĉiam venas, antaŭ ol oni ĝin atendas [10]; kiom ajn la homo penus esplori, li ne komprenos [11]. Rim.: Kvankam Zamenhof ne ĉiam obeis tiun regulon, estas nepre konsilinde uzi kiu ajn kaj ĝenerale ĉiujn korelativajn vortojn komencantajn per k, kiam ili estas akompanataj de la insista nedifinita vorteto ajn, nur en dependa propozicio kompletiganta la sencon de alia sendependa memstara propozicio, kaj uzi en la sendependaj memsignifaj propozicioj nur la formojn komencantajn per i aŭ ĉi: 1 kiu ajn venos, vi ne enlasu (lin); kiu ajn volas, tiu ankaŭ povas; kiu ajn tion diras, mi restas dubanta; de kiu ajn flanko la vento blovos, ni estos ŝirmataj; tiu homo, kiu ajn li estas, ne estas malsaĝulo; la esperantistoj pli spertaj skribas en la stilo bona kaj tute egala, al kiu ajn nacio ili apartenas [12]; en kiu ajn loko li sin kaŝos, oni fine trovos lin; kiujn ajn argumentojn vi prezentos, vi ne konvinkos min; kiu ajn vi estas, vi devas obei la leĝon. 2 Donu al mi iun ajn libron; mi povos suprengrimpi sen la helpo de iu ajn; li pli sincere funebris ol iu ajn el la parencoj; la esperantaj ŝlosiloj donas la eblon al ĉiu homo de iu ajn nacio tuj kompreni la skribaĵon; mi ne permesos tion al iu (aŭ ĉiu) ajn; iu (aŭ ĉiu) ajn povos eniri, se vi lasos la pordon neŝlosita; vi scias pli bone ol iu (aŭ ĉiu) ajn, ke...; nian lingvon ĉiu povas libere uzi por iu (aŭ ĉiu) ajn celo. 1. La Nova Testamento, Mateo 22:162. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 33. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV4. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XIII5. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Oka6. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 87. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto I8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI9. La Nova Testamento, Galatoj 2:610. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝparmonujo11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 8:1712. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, Letero pri la deveno de Esperanto angle: any, at all, -ever, -soever beloruse: б не, б ні finne: (vahvistussana iu-, ĉiu- ja kiu-sarjan sanojen kanssa) [kuka, mikä] tahansa, hyvänsä, vain, vaikka [kuka, mikä] ŝi scias nenion […] pri io ~: hän ei tiedä mitään yhtään mistään. france: kiu ~: qui que, lequel que, quel que, quelque... que, quiconque, qui que ce soit qui/que, quelque... que ce soit qui/que, quel que soit... qui/que. germane: beliebig, (wer/was/wie/wo/wann) auch immer hebree: כלשהו hispane: cualquier japane: ~であっても malaje: apa-apa nederlande: dan ook, ook maar, een of andere pole: byle, kolwiek, bądź portugale: quer que seja ruse: бы ни kiu ~: кто бы ни. slovake: hoci-, -koľvek svede: som helst taje: อะไรก็ได้, -ไหนก็ได้ turke: kiu ~: kim olursa olsun. ukraine: би/б не volapuke: sem- ajnaserĉi 'ajna' [ajn.0a] en: 1.[ajn.0a.KOMUNE] en: Ia ajn: tiajn trukojn povas prezenti ĉiu mezkapabla profesia hipnotigisto sur ajna scenejo [13]; tie pendas tiom da ajnaĵoj, ke oni apenaŭ povos sin malimpliki [14]. 2.[ajn.0a.MAT] en: [15](fakula ĵargono) Iu ajn, ĉiu ajn, laŭvole elektebla: ajna oblo de N estas ankaŭ oblo de la divizoroj de N (la aserto veras por ĉiuj imageblaj obloj de N); ajna n-a-grada kompleksa ekvacio havas n radikojn; montru, ke por ajna entjero N veras la propozicio P(N). Rim.: Bricard uzas ankaŭ tiun vorton en esprimoj de la tipo triangulo ajna [16] kun la senco „sen ia apartaĵo“ (ĉi-okaze ni povus diri „skalena triangulo“). Tio ŝajnas nun evitinda uzo. 13. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2814. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2115. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 516. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 48 angle: 1. any kind of 2. any, arbitrary beloruse: які заўгодна, любы, адвольны ĉeĥe: jakýkoli, libovolný, libovolný, nějaký ĉine: 2. 一应 [yīyīng], 一應 [yīyīng], 任何一个人 [rènhéyīgèrén], 任何一個人 [rènhéyīgèrén], 任何 [rènhé], 各人 [gèrén], 各个 [gègè], 各個 [gègè] finne: 1. mikä vain, millainen tahansa 2. mielivaltainen, satunnainen france: 1. n'importe quel, le moindre (n'importe quel), quelconque 2. n'importe quel, arbitraire, quelconque germane: 1. was auch immer für ein, jede beliebige 2. jeder hebree: כל hispane: 1. cualquiera japane: どんな~でも, 任意の [にんいの] nederlande: welke ook, enige, een of ander, enigerlei pole: 1. jakikolwiek 2. dowolny portugale: 1. qualquer 2. todo rumane: arbitrar ruse: 1. какой угодно, любой, какой бы то ни было 2. какой угодно, любой, произвольный slovake: bársaký, hocaký 1. akýkoľvek 2. ľubovoľný sen ajna, sen ia ajnserĉi 'sen ajna' serĉi 'sen ia ajn' [ajn.sen0a] en: Tute, nerefuteble sen: estas ŝi, kiu sen ia ajn hezito estis prenonta sur sin la tutan pezon de la patrina devo [17]; sen ajna kaŭzo rompiĝas vitroj en la nova konstruaĵo de Dramlit [18]. sen ia; sen ioma, sen ia eĉ plej malgranda. Rim.: La esprimo sen ajna kaŭzo signifas same kiel sen ia kaŭzo, sed estas pli firma, same kiel ĉi-lasta estas pli firma ol la simpla sen kaŭzo. Eblas vidi teorian diferencon inter sen ajna kaŭzo kaj sen ioma kaŭzo, nome ke la unua insistas pri la tipo de kaŭzo kaj la dua pri ĝia „grandeco“, sed en praktiko ambaŭ esprimoj sinonimas inter si kaj sinonimas ankaŭ kun sen ia eĉ plej malgranda kaŭzo. 17. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 118. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 21 beloruse: без дай, без аніякага finne: ilman ainoatakaan, ilman vähäistäkään france: sans le moindre..., sans le plus petit..., sans... d'aucune sorte pole: bez żadnego ruse: без какого-бы то ни было, без какого-либо, без всякого, безо всякого ajnulo, Ajnuloserĉi 'ajnulo' serĉi 'Ajnulo' [ajn.0ulo] en: [ajn.0ulo.FRAZ] en: (frazaĵo) Iu ajn ordinarulo reala aŭ supozata: mi ĉiam suspektis, ke la vorto „desupri“ ne naskiĝis spontane el la langopinto de sinjoro Ajnulo [19]; la verkoj pasis sen ke […] ajnulo sur la scenejo faru iun ajn laŭvolan sonon [20]. anonima19. J. Camacho: La Liturgio de l’ Foiro, 199920. Vikipedio, John Cage, 2011-04-24 beloruse: нехта, звычайны чалавек ĉeĥe: hejpočkej, kdosi, leckdo, ledaskdo ĉine: 世人 [shìrén], 大伙 [dàhuǒ] france: quidam, Untel germane: Jedermann hebree: כֹּל אֶחָד japane: ある人 [あるひと], 誰か [だれか], 某氏 [ぼうし] pole: człowiek z tłumu, Iksiński ruse: некто, имярек, чувак (жарг.), чел (жарг.) slovake: hocikto, ktosi administraj notoj