agregat/o VdE agregatoserĉi 'agregato' [agregat.0o] 1.[agregat.0o.MIN] agregaĵo1 2.[agregat.0o.TEK] Grupo da aranĝaĵoj, meĥanismoj, aparatoj aŭ maŝinoj, kune plenumanta specifan teĥnikan funkcion: fridiga agregato en fridujo (kune muntitaj kompresoro, motoro, eliga dukto…); pluga agregato konsistas el traktoro, plugilo, erpilo… En 2006 la kurentprovizado de la sveda atomcentralo Forsmark malfunkciis. Se estus nur unu plua rezerva dizelelektra agregato ne funkcianta, la sekvoj estus netakseblaj [1]; Oni forgesas tamen, ke tia ligo de la du aparatoj formas, fakte, novan maŝinon (agregaton), kiu, do, devas senfine movi sin mem! [2]; aranĝaĵo, bloko2, modulo2, organo1.c 1. Atomenergio: malĝusta vojo2. Paŭlo Moĵajev: Serĉante la eternan movadon, Kontakto, №224 (2008:2), p. 4. angle: unit, set, installation, mounting, outfit ĉeĥe: agregát germane: Aggregat ruse: агрегат administraj notoj