agregat/o VdE

agregato

1.
TEK Grupo da aranĝaĵoj, meĥanismoj, aparatoj aŭ maŝinoj, kune plenumanta specifan teĥnikan funkcion: fridiga agregato en fridujo (kune muntitaj kompresoro, motoro, eliga dukto…); pluga agregato konsistas el traktoro, plugilo, erpilo… en 2006 la kurentprovizado de la sveda atomcentralo Forsmark malfunkciis. Se estus nur unu plua rezerva dizelelektra agregato ne funkcianta, la sekvoj estus netakseblaj [1]; oni forgesas tamen, ke tia ligo de la du aparatoj formas, fakte, novan maŝinon (agregaton), kiu, do, devas senfine movi sin mem [2]! SIN:kompleto2VD:aranĝaĵo, bloko2, modulo2, organo1.c
2.
MIN=agregaĵo1
3.
PED(arkaismo) (evitinde) Agregaciulo: s-ro Cart, agregato de l' Universitato, profesoro de la Liceo Henri IV kaj Lernejo de la Politikaj Sciencoj […] elverkis novan, tute rekomendindan propagandobroŝuron pri nia lingvo [3].
1. Atomenergio: malĝusta vojo
2. Paŭlo Moĵajev: Serĉante la eternan movadon, Kontakto, №224 (2008:2), p. 4.
3. Kroniko: El Francujo, „Lingvo Internacia“, 1902 (Aprilo-Majo), p. 66.
angle:
1. unit, set, installation, mounting, outfit
ĉeĥe:
1. agregát
germane:
1. Aggregat
ruse:
1. агрегат

agregata

1.
TEK Rilata al agregato1: En ĉiu agregata bloko troviĝas vertikala hidroagregato povuma je 65 mW kaj 3 ĉefundaj akvoduktoj [4].
2.
FIZ(evitinde) Vd „agregata stato“.
ruse:
агрегатный

agregata stato, agregateco

FIZ(evitinde)
= Materistato: pri la figuro de tiu stranga estaĵo la opinioj estis diversaj, eĉ ĝia agregateco ne estis klara antaŭ ili [5]; gasformaj molekuloj kunligiĝas, transiras al solida agregata stato [6].
SIN:agregaĵo2
Rim.: Ĉi tiu termino estas evitinda, ĉar en Esperanto ĝia rilato al la radiko „agregat“ ne estas klara. [Sergio Pokrovskij]

administraj notoj