1adept/o JED adeptoserĉi 'adepto' [adept.0o] [adept.0o.FIL] Akceptinto de doktrino, t.e. religio, idealo, vivmaniero; aliĝinto al ties predikanto aŭ partio: la sonoriloj de la pola preĝejo invitis la adeptojn al la noktomeza meso [1]; adepto de la Peripatetika Skolo en Ateno, kiu celis daŭrigi la tradiciojn de Aristotelo [2]; sindonemaj adeptoj de Tolstoj [3]; akra disputo pri […] kiu estas la adepto de la patriotismo, kiu de la diktatorismo, aŭ de la liberalismo [4]; adeptoj de ekstreme reakciaj partioj [5]; Zeĉeĉe jam havis multajn adeptojn, kaj dum kvindek jaroj verŝiĝis la sango [6]; Volapuk kaj Esperanto […] nur du atingis efektiviĝon kaj trovis adeptojn kaj praktikan uzon [7]; la sukceso de lia lingvo estis speciale ŝuldata al tiu adeptaro, kiu partoprenis en la komenca uzado [8]; la homaranismo […] varbos siajn adeptojn ne per blinda kredigado, sed per admonado [9]. ano, aliĝinto, apostolo, disĉiplo, konvertito, kredanto, prozelito, zeloto 1. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 19332. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto3. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro7. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VII8. Ernest Drezen: Zamenhof, La praktika uzo de lingvo kaj kresko de la esperantistaro9. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo angle: follower, adept beloruse: пасьлядоўні к, прыхільнік ĉeĥe: adept, přívrženec, stoupenec, čekatel ĉine: 信徒 [xìntú] france: adepte, fidèle (subst.), supporter (qui soutient, encourage), supporteur, tenant (d'une doctrine) germane: Anhänger ~aro: Anhängerschaft. hebree: מעריץ, אוהד hispane: adepto hungare: hív, híve (vmnek) itale: adepto japane: 信奉者 [しんぽうしゃ], 支持者 [しじしゃ], 仲間 [なかま], 同志 [どうし] katalune: adepte seguidor nederlande: aanhanger pole: zwolennik portugale: adepto, partidário ruse: приверженец , последовател ь, сторонник, адепт slovake: adept prívrženec, stúpenec ukraine: послідовник, прихильник, адепт adeptigiserĉi 'adeptigi' [adept.0igi] Igi iun adepto al io: mi adeptigis mian amikon al nia grupo; la reĝino […] petis min ĉeesti gravan, religian ceremonion, nome, adeptigon de ŝia amata filo [10]; Zemoki kaj Zeremble vokis min por plenumi mian adeptigon [11]. aligi, inici, konverti1, varbi 10. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro X11. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deka Ĉapitro angle: recruit, indoctrinate beloruse: схіліць ĉeĥe: zasvětit, získat za člena france: initier (instruire dans une doctrine), enrôler (dans une doctrine), recruter (dans une doctrine) germane: werben hispane: reclutar japane: 仲間に引き入れる [なかまにひきいれる] katalune: afiliar, allistar nederlande: werven, recruteren pole: pozyskiwać kogoś na zwolennika, wprowadzać do grupy portugale: filiar, recrutar slovake: prívrženca, získať za stúpenca administraj notoj