*vend/i

*vendi

(tr)
EKON Cedi ion, kiel proprumaĵon kontraŭ difinita prezo: ili […] vendis Jozefon al la Iŝmaelidoj por dudek arĝentaj moneroj [1]; En la vilaĝo li aĉetas kilogramon (da viando) kontraŭ 100 rubloj, veturigas en urbon kaj vendas kontraŭ 200 rubloj [2]; Jozef estis vendita kiel sklavo [3]; elmeti ion por vendado [4]; vendota aŭ interŝanĝota ĉevalo [5]; vende proponi ion [6]; reaĉeti la venditaĵon [7]; en la nunaj tempoj ĉio estas vendebla, eĉ la konsciencoj. ANT:aĉetiSUP:komerci
afrikanse:
verkoop
albane:
shes
amhare:
መሸጥ
angle:
sell
arabe:
بيع
armene:
վաճառել
azerbajĝane:
satmaq
beloruse:
прадаваць
bengale:
বিক্রি
birme:
ရောင်းချ
bosne:
prodati
bulgare:
продавам
ĉeĥe:
prodat, prodávat
ĉine:
[mài], 售 [shòu]
dane:
sælge
estone:
müüa
eŭske:
saltzeko
filipine:
ibenta
france:
vendre
galege:
vender
germane:
verkaufen
greke:
πουλώ
guĝarate:
વેચાણ
haitie:
vann
haŭse:
sayar da
hinde:
बेचने
hispane:
vender
hungare:
elad
igbe:
ere
indonezie:
mendagangkan, memperdagangkan, menjual
irlande:
dhíol
islande:
selja
japane:
売る [うる]
jave:
ngedol
jide:
פאַרקויפן
jorube:
ta
kanare:
ಮಾರಾಟ
kartvele:
გაყიდვა
katalune:
vendre ~e: en venda.
kazaĥe:
сату
kimre:
gwerthu
kirgize:
сатуу
kmere:
លក់
koree:
판매
korsike:
vendenu
kose:
thengisa
kroate:
prodajemo
kurde:
firotin
latine:
vende
latve:
pārdot
laŭe:
ຂາຍ
litove:
parduoti
makedone:
продаде
malagase:
mivarotra
malaje:
menjual
malajalame:
വിറ്റു
malte:
jbiegħu
maorie:
hoko
marate:
विक्री
monge:
muag
mongole:
борлуулах
nederlande:
verkopen
nepale:
बेचन
njanĝe:
kugulitsa
okcidentfrise:
ferkeapje
panĝabe:
ਵੇਚਣ
paŝtue:
وپلوري
portugale:
vender
ruande:
kugurisha
ruse:
продавать, продать
samoe:
faʻatau atu
sinde:
وڪرو
sinhale:
විකුණා
skotgaele:
reic
slovake:
predať, predávať
slovene:
prodamo
somale:
iibiyaan
ŝone:
tengesa
sote:
rekisa
sunde:
ngajual
svahile:
kuuza
taĝike:
фурӯхтан
taje:
ขาย
tamile:
விற்க
tatare:
сату
telugue:
అమ్మే
tibete:
འཚོང བཚོངས བཙོང ཚོངས་
turke:
satmak
ukraine:
продати
urdue:
فروخت
uzbeke:
sotish
vjetname:
bán
zulue:
adayise

vendo

EKON Dono de unu- aŭ pluropaj komercaĵoj kontraŭ mono: sen mensoga rekomendo ne iros la vendo PrV ; vendo de la patra havo [8]; mia bieno pro ŝuldoj estis vendita per publika vendo FK ; vendo per memvola aŭkcio BdV ; la sumo, kiun ŝi ricevis per la vendo de unu el la du vestoj Marta ; vendoplaco (vd bazaro1) VivZam ; vendobjekto (vd varo) FK ; pro la alta prezo […] oni ne antaŭvidas grandajn vendojn [9].
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 18:8
9. Last: Viraga Viagra, Monato, jaro 1999a, numero 3a, p. 18a
angle:
sale (n, the act of selling) ~oj: sales (n, the amount sold).
beloruse:
продаж
bulgare:
продажба
ĉeĥe:
prodej, prodávání
france:
vente
germane:
Verkauf ~oplaco: Markt. ~objekto: Ware.
hispane:
venta
hungare:
eladás
indonezie:
penjualan ~oplaco: pasar. ~objekto: barang dagangan.
japane:
売却 [ばいきゃく], 売渡し [うりわたし]
katalune:
venda
ruse:
продажа
slovake:
predaj, predávanie
turke:
satış
ukraine:
продаж

vendado

Ripeta, regula plenumo de vendoj: butiko por la vendado de ĉokoladoj kaj bombonoj [10]; ne facile estis havi sukceson tiamaniere, sed li havis fidon al si mem kaj iom post iom la vendado pligrandiĝis [11]; en nia magazeno virinoj neniam okupiĝas per vendado de komercaĵoj, tion faras nur viroj Marta ; Marta plue kun granda atento rigardis la manipuladon de vendado kaj aĉetado, kiu havis lokon ĉe ambaŭ flankoj de la longa tablo Marta ; en la malnova domo estis aranĝita aŭkcia vendado [12]. VD:komerco
angle:
selling
beloruse:
продаж, збыт
germane:
Verkauf (regelmäßig), Vertrieb, Handel
indonezie:
penjualan
japane:
販売 [はんばい]

vendejo

EKON Ejo, destinita por publika vendado kaj aĉetado de varoj: sur [la strateto], kiu antaŭe estis vendejo por verdaĵoj, troviĝas [...] porko el kupro [13]; la fiŝo estis kaptita, alportita sur la vendejon, tie oni ĝin vendis, kaj ĝi venis en la kuirejon [14]; la fajraj faŭkoj de la noktaj vendejoj [15]; en Britio bankrotis pli ol 8 300 kioskoj kaj vendejoj [16]; mi pasis preter kelkajn vendejojn [17]; RET mono gajnata de retvendejoj [18]; ne sufiĉas, simple instali en interreto iun vendejon kun belsona nomo, necesas ankaŭ bonaj produktoj [19].
Rim.: Hodiaŭ la vorto pensigas pri domo (aŭ retejo), sed la klasikaj ekzemploj sugestas vilaĝan placon (bazaro1).
afrikanse:
winkel
albane:
dyqan
amhare:
ሱቅ
angle:
store (n, a place to sell things), shop (n)
arabe:
متجر
armene:
խանութ
beloruse:
крама
bengale:
দোকান
birme:
ကုန်ဆိုင်
bosne:
shop
bulgare:
магазин
ĉeĥe:
obchod, prodejna
ĉine:
[diàn], 商店 [shāng diàn]
dane:
butik
estone:
pood
eŭske:
denda
france:
magasin (tout lieu de vente)
galege:
tenda
germane:
Geschäft
greke:
μαγαζί, κατάστηρα
guĝarate:
દુકાન
haitie:
boutik
hinde:
दुकान
hispane:
tienda
hungare:
üzlet, bolt
igbe:
ụlọ ahịa
indonezie:
kedai, lepau, toko, warung
irlande:
siopa
islande:
búð
japane:
ショップ
jave:
toko
jide:
קראָם
jorube:
itaja
kanare:
ಅಂಗಡಿ
kartvele:
მაღაზია
katalune:
tenda, botiga
kazaĥe:
дүкен
kimre:
siop
kirgize:
дүкөн
kmere:
ហាង
koree:
상점
kose:
ivenkile
kroate:
dućan
kurde:
dikan
latine:
taberna
latve:
veikals
laŭe:
ບໍລິການຜ່ານ
litove:
parduotuvė
makedone:
продавница
malagase:
fivarotana
malaje:
kedai
malajalame:
കട
maorie:
toa
marate:
दुकान
monge:
khw
mongole:
дэлгүүр
nederlande:
winkel
nepale:
पसल
njanĝe:
shopu
okcidentfrise:
winkel
panĝabe:
ਦੁਕਾਨ
paŝtue:
دوکان
portugale:
loja
ruande:
iduka
ruse:
магазин
samoe:
faleʻoloa
sinde:
جو دڪان
sinhale:
වෙළඳ සැලක්
skotgaele:
bhùth
slovake:
obchod, predajňa
slovene:
trgovina
somale:
dukaan
ŝone:
chitoro
sote:
lebenkele
sunde:
toko
svahile:
duka
taĝike:
салон
taje:
ร้านขายของ
tamile:
கடையை
tatare:
кибет
telugue:
షాప్
tibete:
དུས་དེབ་
turke:
mağaza(satım yapılan her yer)
ukraine:
магазин
urdue:
دکان
uzbeke:
do’kon
vjetname:
cửa hàng
zulue:
esitolo

vendisto

EKON Komercisto, kiu proponas komercaĵojn al aĉetontoj: iru prefere al la vendistoj, kaj aĉetu por vi mem [20]; librovendisto Marta ; vendistino de sukerpanoj [21]; vaganta angilvendisto [22]; oni envokis la vagvendiston kun liaj komercaĵoj, sed nur por ke ili povu amuziĝi pri li Fab3 ; sur la trotuaroj svarmis kriemaj vendistoj de akvo, vinberoj, daktiloj, fumaĵitaj fiŝoj kaj inter la vendistoj kolportistoj [23]; se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas PrV ; la mastrino kiu estris kaj ordonis dum la tuta vivo, nun subite fariĝis pagata vendisto en sia propra vendejo [24].
20. La Nova Testamento, Mateo 25:9
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
24. Spomenka Ŝtimec: Morto en Melburna tramo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 24a
angle:
seller, vendor
beloruse:
прадавец, гандляр
bulgare:
продавач
ĉeĥe:
prodavač
france:
commercial (subst.), vendeur
germane:
Verkäufer
hispane:
vendedor
hungare:
eladó, boltos, értékesítő se ~isto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas: hazugság nélkül csődbe jutna a bolt.
indonezie:
pedagang, penjual, vendor
japane:
店員 [てんいん], 販売員 [はんばいいん]
katalune:
venedor, botiguer, dependent
portugale:
vendedor
ruse:
продавец
slovake:
obchodník, predavač
turke:
satıcı
ukraine:
продавець, крамар

ĉiovendejo

EKON Granda podetala vendejo, kiu ofertas tre diversajn viv-utilajn komercaĵojn, aranĝitajn laŭ fakoj kaj etaĝoj: Anjon oni arestis je la momento kiam ŝi provis enmanigi al kasistino de la ĉiovendejo ĉe Arbat dekdolaran bileton [25]; la kosto de ŝteloj en grandaj ĉiovendejoj atingis 4,6 miliardojn da eŭroj [26]; iuj traserĉas rubujojn de ĉiovendejoj kaj vivas de forĵetitaj sed ankoraŭ konsumeblaj manĝaĵoj [27]. SIN:superbazaro, magazenego
angle:
department store
beloruse:
унівэрмаг
france:
grand magasin, bazar, épicerie, superette, supermarché
germane:
Kaufhaus, Warenhaus
hungare:
ABC-áruház, vegyeskereskedés, vegyesbolt
indonezie:
mal, pasaraya, supermarket, toserba, toko serba ada
japane:
百貨店 [ひゃっかてん]
katalune:
supermercat
nederlande:
supermarkt
ruse:
универмаг

disvendi, elvendi

Vendi, kutime favorpreze, por malplenigi tutan stokon: el la malnova malkonstruita monaĥeja preĝejo […] la monumentoj kaj tombaj ŝtonoj estis disvenditaj [28]; mi abonas la Gazeton de Anoncoj, [ĝi] enhavas ĉion, kion homo bezonas scii: […] kie oni povas ricevi domojn, servistojn, vestojn kaj nutraĵojn, kiu disvendas kaj kiu forlasas la mondon [29]; mi kredas gajni almenaŭ mil dukatojn per tiu ĉi unua eldono, kiu havos du mil ekzemplerojn, kiuj elvendiĝos je po ses realoj kontantaj [30]; [ĉu la] libreja firmo […] ne donus rabaton, se ĝi por tio ĉi ricevos la garantion, ke ĝi disvendos la donitajn librojn en la nombro de 20-30 miloj [31]; duonhoron post la anonco […], ĉiuj libroj de Mo estis elvenditaj [32]; viajn florojn disvendu kun profito [33]; ĉu via konscienco vere permesas al vi trankvilanime disvendi tiom da stultaĵoj al senprijuĝaj homoj [34]? SIN:forvendi2VD:rabatvendi
angle:
sell off
beloruse:
распрадаваць
germane:
abverkaufen, ausverkaufen
indonezie:
mencuci gudang, mengobral
japane:
売りさばく [うりさばく]

forvendi

(tr)
1.
Sin malembarasi je io per vendo, eventuale je malalta prezo aŭ por detruo: tiu firmao fine devis rezigni, kaj ĝi forvendis sian PC-procesoran sekcion […] rabate [35]; markitan tekokomputilon oni ja malpli facile forvendas [36]; mi ne volas forvendi ĝin, tamen estas pli bone vendi ĝin ol vidi ĝin disfali [37]; la aluminiaj platoj estis forvenditaj por kunfinanci la rekonstruon [38].
2.
Vendi komplete, la tutan stokon: (figure) mi estis jam kun mia haŭto […] forvendita al la anatomio [39] (ekzekutota); tiuj lastaj forvendas sian tutan riĉaĵon, nur por liberigi siajn hejmulojn [40]; ĝi estas nur 16-paĝa kaj nigrablanka, sed eldoniĝis en trioble pli granda kvanto kaj fulmrapide forvendiĝis [41].
35. Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato, 2000/10, p. 16
36. Monato, Rob Ebenau: Kiel protekti kontraŭ perdo kaj ŝtelo?, 2005
37. Monato, Alice Liu: Nova mono por malnovaj domoj, 2007
38. Monato, Lode Van de Velde: Feliĉan datrevenon!, 2008
39. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
40. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p.26a
41. Monato, Hektor Alos i Font: Kiam arestoj pruvas terorismajn ligojn ..., 2003
angle:
sell out (vt, to sell all stock), sell off (vt)
beloruse:
прадаваць, распрадаваць
ĉeĥe:
odprodat, zpeněžit
france:
brader, bazarder, liquider
germane:
verkaufen
hungare:
kiárusít, pénzzé tesz
indonezie:
menjual habis, mencuci gudang
japane:
売り払う [うりはらう], 売りとばす [うりとばす]
katalune:
malvendre, liquidar
nederlande:
verkopen
ruse:
продать, распродать
slovake:
odpredať
turke:
ucuz fiyatla elden çıkarmak
ukraine:
спродувати, спродавати

revendi

(tr)
Vendi ion, kion oni aĉetis: malhaveblas kartoj, ĉar kelkaj homoj akiras kiel eble plej multajn por poste revendi [42]; plej multaj retservoj simple revendas sub sia aparta nomo la servon de pli granda ret- aŭ telefon-firmao [43]; revendejo [44].
42. Monato, Alberto García Fumero: Vifio - ankoraŭ defio, 2015
43. Edmund Grimley Evans: Interreto senpage, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 23a
44. Monato, Jacques Tuinder: Fondaĵo E-vid-E-nt-E jam 45 jarojn aktivadas, 2011
angle:
resell
beloruse:
перапрадаваць
ĉeĥe:
kupovat z druhé ruky
france:
revendre
germane:
wiederverkaufen
greke:
μεταπουλώ
hispane:
revender
hungare:
újra elad, újra értékesít
indonezie:
menjual kembali
japane:
転売する [てんばいする], 取次販売する [とりつぎはんばいする], 売り戻す [うりもどす]
katalune:
revendre
nederlande:
herverkopen
portugale:
revender
ruse:
перепродать
slovake:
kupovať z druhej ruky
turke:
geri satmak
ukraine:
перепродавати, перепродувати

supervendejo, vendejego

EKON Superbazaro: mia edzino butikumis en supervendejo [45]; la supervendejoj troviĝas precipe en la ĉefurboj [46]; la loĝantaro de la urba distrikto, kie devis elkreski la supervendejo, ĝin ne deziras [47]; ŝi […] kantas sub pontoj kaj en vendejegoj [48].
45. Garbhan MacAoidh: Ni hontas kaj postulas, Monato, 2000/11, p. 7
46. Monato, last: Butikumanta Litovio, 2008
47. Antanas Grincevičius: Interpuŝiĝado en eksterlanda merkato, Monato, jaro 2002a, numero 7a, p. 15a
48. Monato, Rössler Franz-Georg: Skulptaĵoj kantataj, 2011
angle:
supermarket
beloruse:
супэрмаркет
france:
supermarché
germane:
Supermarkt, Kaufhaus
hungare:
szpermarket
indonezie:
supermarket
japane:
スーパーマーケット
katalune:
supermercat
nederlande:
supermarkt
ruse:
супермаркет

detalvendisto [49]

angle:
retailer (n, as opposed to wholesaler)
beloruse:
гандляр у раздроб
ĉeĥe:
maloobchodník
france:
détaillant
germane:
Einzelhändler, Einzelhandelskaufmann
hungare:
kiskereskedő
indonezie:
pedagang eceran, pengecer, penjual eceran, pengeteng
katalune:
detallista (comerç)
nederlande:
kleinhandelaar
ruse:
розничный торговец
slovake:
maloobchodník

rabatvendi

Vendi kun rabato: la magazeno komencos grandan rabatvendadon, kaj oni bezonos ĉiun metron [50]; koleginoj enoficejaj malkovris rabatvendadon de viraj puloveroj [51]; la malpaco malinstigas turismon kaj kaŭzas gravajn ekonomiajn perdojn dum la novjaraj rabatvendadoj [52]. VD:disvendi, forvendi2
50. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 28. Tute Libera Kiel Birdo Aera.
51. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo, Ombro sur interna pejzaĝo
52. Monato, Garvan Makaj: Malpaco flagranta, 2013
angle:
sell off
beloruse:
прадаваць са зьніжкай
germane:
ausverkaufen, eine Rabattaktion durchführen
indonezie:
mengobral, menjual murah

administraj notoj

detal~isto : Mankas dua fontindiko.
detal~isto : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.