*magazen/o

*magazeno

1.
EKON Stokejo: [ili] konstruos novajn magazenojn por siaj riĉaĵoj [1]; li sidis kvazaŭ en la mezo de magazeno de speguloj BdV ; ni prirabis magazenon kaj ni alportas materialon por kvindek el ni [2]; mi nun prenis de mia magazeno la Libron de la Dia Vorto, kiun mi jam alportis el la ŝipruino Rob . VD:provizejo
2.
EKON Granda vendejo ofertanta multspecajn varojn: mi ne povas plu rekoni la Orientan straton! neniu magazeno ĉi estas! [3]; bildoj […] ekspoziciitaj en la fenestroj de la magazenoj [4]; magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, estas cigarejo [5]; vendistino en urba magazeno [6]; la granda, moda kaj riĉa magazeno bezonas la servon de vera armeo da komizoj, oficistoj k.t.p. Marta ; se kliento en magazeno pagas per nacia valuto, ĉu la magazeno devos redoni nacian valuton aŭ eŭrojn [7]? VD:butiko
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XII
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
6. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Averto
7. Marc Vanden Bempt: Al nova komuna epoko, Monato, jaro 1997a, numero 3a, p. 22a
angle:
1. warehouse 2. department store
beloruse:
1. склад 2. крама
bretone:
1. ti-dastum 2. stal
bulgare:
1. склад 2. универсален магазин
ĉeĥe:
krám, magazín, obchod, obchodní dům, skladiště, zásobník zbraně
ĉine:
2. 店鋪 [diànpù], 店铺 [diànpù], 鋪子 [pùzi], 铺子 [pùzi]
france:
1. magasin (réserve), réserve (lieu) 2. magasin (lieu de vente)
germane:
1. Lager, Lagerhaus, Speicher, Magazin 2. Geschäft, Laden
hispane:
1. almacén 2. boutique
hungare:
1. raktár, tárház 2. üzlet
japane:
倉庫 [そうこ], 大商店 [だいしょうてん], 百貨店 [ひゃっかてん], 弾倉 [だんそう], マガジン
katalune:
1. magatzem 2. botiga, establiment
nederlande:
1. magazijn 2. winkel
perse:
1. انبار، مخزن 2. مغازه، فروشگاه
pole:
1. skład, magazyn, hurtownia 2. sklep, sklepik, butik
portugale:
1. depósito, armazém 2. butique, boutique
rumane:
1. depozit
ruse:
1. склад 2. магазин
slovake:
obchodný dom, sklad
ukraine:
склад, магазин

magazenego

EKON
Tre granda vendejo, kie oni vendas ĉiuspecajn komercaĵojn: la sinjorino ne delasis la trotuaron, kaj sin direktis al la magazenego KPr ; strato Marienhilfer [estas] tre ŝatatan de aĉetemuloj pro la multaj magazenegoj [8]. VD:superbazaro
8. Monato, Walter Klag: Vieno pliverdiĝas, 2013
angle:
department store
beloruse:
крама
bretone:
gourstal
bulgare:
мол
ĉine:
百貨店 [bǎihuòdiàn], 百货店 [bǎihuòdiàn], 商场 [shāngchǎng], 商場 [shāngchǎng], 百貨公司 [bǎihuògōngsī], 百货公司 [bǎihuògōngsī], 百貨商店 [bǎihuòshāngdiàn], 百货商店 [bǎihuòshāngdiàn], 百貨大樓 [bǎihuòdàlóu], 百货大楼 [bǎihuòdàlóu]
france:
grand magasin
germane:
Warenhaus, Kaufhaus
hispane:
gran almacén, supermercado
hungare:
áruház
japane:
百貨店 [ひゃっかてん]
katalune:
gran magatzem
nederlande:
koopcentrum
perse:
فروشگاه بزرگ
pole:
dom towarowy, galeria handlowa, supermarket, supersam (przest.)
portugale:
magazine, loja de departamentos
ruse:
универмаг, супермаркет

administraj notoj