ReVo
telereg/i

teleregi

TEK Regi, stiri de malproksime per telekomuniko: oni povas teleregi la elektroaparatojn en hejmo de malproksime per poŝtelefono [1].
beloruse:
кіраваць па радыё, кіраваць дыстанцыйна
ĉeĥe:
dálkově ovládat
ĉine:
遙控 [yáokòng], 遥控 [yáokòng]
france:
télécommander
germane:
fernsteuern
japane:
遠隔制御する [えんかくせいぎょする]
pole:
zdalne sterowanie
ukraine:
управляти по радіо

teleregilo

Ilo por regi aparaton el distanco: oni normale tenos […] du teleregilojn en la mano, la unuan por la satelita ricevilo, la duan por la propra televidilo [2]; oni donas al la panelanoj specialan teleregilon kun po unu klavo por ĉiu hejmano: per unua premo oni deklaras sian ĉeeston, dum per dua sian foriron [3]. VD:regi, ilo, defora stirado.
2. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04, p. 17
3. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj
angle:
remote control
beloruse:
пульт дыстанцыйнага кіраваньня
ĉeĥe:
dálkové ovládání, dálkový ovladač
ĉine:
遙控器 [yáokòngqì], 遥控器 [yáokòngqì], 遙控 [yáokòng], 遥控 [yáokòng], 遙控操作 [yáokòngcāozuò], 遥控操作 [yáokòngcāozuò]
france:
télécommande
germane:
Fernbedienung, Fernsteuerung
hispane:
mando a distancia
hungare:
távirányító
japane:
リモコン, 遠隔制御装置 [えんかくせいぎょそうち]
katalune:
comandament a distància
nederlande:
afstandsbediening
pole:
zdalne sterowanie, pilot zdalnego sterowania
portugale:
controle remoto
slovake:
diaľkový ovládač

administraj notoj

pri ~ilo :
      El la difino ne klaras, ĉu temas pri „defora
      stirilo“ (eble
      komputilego kun radaroj stirantaj raketon ktp), aŭ pri
      hejma mankonzolo, kiel sugestas la ekzemplo. Ĉu tiu
      malprecizo (aŭ ĝeneraleco) estas intenca? De tio
      dependas la traduko ruslingven.
      [Sergio]
    
~i: Mankas dua fontindiko.