*sufiĉ/a UV

*sufiĉa

Estanta en tia kvanto, kia estas bezona: unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon [1]; kiam vi maljuniĝas, vi ricevas sufiĉan emeritan salajron [2]; tiu respondo estis tute sufiĉa [3]; David maljuniĝis kaj atingis sufiĉan aĝon [4]; kion li scias, ne estas sufiĉa [5]; la salato ricevis sufiĉan porcion da […] oleo [6]; ne sufiĉa prepariteco Marta ; mi estas kolera, kaj mi havas sufiĉan kaŭzon por tio [7]; [ŝi] timas, ke ŝi ne havos tempon sufiĉan por fini [8].
angle:
enough, sufficient, adequate
beloruse:
дастатковы
ĉine:
够用 [gòuyòng], 夠用 [gòuyòng], 充足 [chōngzú], 足够 [zúgòu], 足夠 [zúgòu], 够 [gòu], 夠 [gòu], 充分 [chōngfèn], 足額 [zúé], 足额 [zúé], 敷 [fū]
france:
suffisant
germane:
ausreichend, genügend, hinreichend, hinlänglich
hebree:
מספיק
hispane:
suficiente
hungare:
elég, elégséges, elegendő
indonezie:
adekuat, cukup, memadai
japane:
十分な [じゅうぶんな], かなりの, 相当な [そうとうな]
katalune:
suficient, adequat
nederlande:
genoeg, voldoende
norvege:
nok
pole:
dostateczny, wystarczający
portugale:
suficiente
ruse:
достаточный
ukraine:
достатній

sufiĉe

Tiom, kiom estas bezone: estas sufiĉe da kaprina lakto, por nutri vin [9]; mi pensas, ke estos sufiĉe ĉirkaŭ dek metroj [10]! nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron [11]; sufiĉe pri tio [12]; estos sufiĉe, se ni diros al vi la jenon […] [13]; ŝi ne havis ankoraŭ sufiĉe da tempo por kutimi al la novaj impresoj [14]. VD:ĝissate
Rim.: Ne uzu sufiĉe kun la senco de iom, ete, meze.
afrikanse:
genoeg
albane:
mjaft
amhare:
ይበቃል
angle:
enough, sufficiently
arabe:
بما فيه الكفاية
armene:
բավական
azerbajĝane:
kifayət qədər
beloruse:
дастаткова, даволі, досыць
bengale:
যথেষ্ট
birme:
လုံလောက်သော
bosne:
dovoljno
ĉeĥe:
dost
ĉine:
[gòu], 夠 [gòu], 足 [zú], 足以 [zúyǐ]
dane:
nok
estone:
piisavalt
eŭske:
nahikoa
filipine:
sapat
france:
suffisamment, assez
galege:
suficiente
germane:
genug, genügend, zur Genüge, ausreichend
guĝarate:
પર્યાપ્ત
haitie:
ase
haŭse:
isa
hebree:
מספיק
hinde:
पर्याप्त
hispane:
suficientemente
hungare:
elég, eleget, eléggé
igbe:
ezuru
indonezie:
cukup
irlande:
leor
islande:
nóg
japane:
十分な [じゅうぶんな]
jave:
cukup
jide:
גענוג
jorube:
to
kanare:
ಸಾಕಷ್ಟು
kartvele:
საკმარისი
katalune:
suficientment, prou
kazaĥe:
жеткілікті
kimre:
ddigon
kirgize:
жетишет
kmere:
គ្រប់គ្រាន់
koree:
충분히
korsike:
bastassi
kose:
konele
kroate:
dovoljno
kurde:
bes
latine:
sufficit
latve:
pietiekami
laŭe:
ພຽງພໍ
litove:
pakankamai
makedone:
доволно
malagase:
ampy
malaje:
cukup
malajalame:
മതി
malte:
biżżejjed
maorie:
nui
marate:
पुरेशी
monge:
txaus
mongole:
хангалттай
nederlande:
voldoende, genoeg
nepale:
पर्याप्त
njanĝe:
zokwanira
norvege:
nok
okcidentfrise:
genôch
panĝabe:
ਕਾਫ਼ੀ
paŝtue:
کافي
pole:
dostatecznie, wystarczająco, dość, dosyć
ruande:
bihagije
ruse:
достаточно, довольно, хватит
samoe:
lava
sinde:
ڪافي
sinhale:
ඇති
skotgaele:
gu leòr
slovene:
dovolj
somale:
ku filan
ŝone:
zvakakwana
sote:
ho lekane
sunde:
cekap
svahile:
kutosha
taĝike:
кофӣ
taje:
พอ
tamile:
போதுமான
tatare:
җитте
telugue:
తగినంత
tibete:
འགྲིགས་པ་
ukraine:
достатньо
urdue:
کافی
uzbeke:
yetarli
vjetname:
đủ
zulue:
ngokwanele

sufiĉi

(ntr)
Esti sufiĉa: unu atestanto ne sufiĉas, por kondamni homon al morto [15]; por pagi tian ŝuldon sufiĉos malgranda parto da miaj enspezoj [16]; plue miaj fortoj ne sufiĉis [17]; duono de tio, kion ŝi rakontas, estas mensogo, sed la dua duono jam sufiĉas [18]; li decidis ke la atendo sufiĉas kaj ke li nun foriros [19]; por saĝulo sufiĉas aludo PrV .
angle:
suffice
beloruse:
быць дастатковым, хапаць
ĉeĥe:
stačit
ĉine:
[zú]
france:
suffire
germane:
ausreichen, genügen, langen
hebree:
להספיק
hispane:
ser suficiente
hungare:
elegendő, elégséges
indonezie:
cukup
japane:
十分である [じゅうぶんである], 足りている [たりている]
katalune:
bastar
nederlande:
voldoende zijn, genoeg zijn
pole:
wystarczać
ruse:
хватать(быть достаточным), быть достаточным
ukraine:
бути достатнім, вистачати

sufiĉega

Abunda, pli ol sufiĉa: mi ricevis sufiĉegan dankon, dolĉan kison kaj ĉirkaŭbrakon [20]; mi hejtis sufiĉege, vidu mem [21].
angle:
ample
beloruse:
больш чым дастатковы
ĉine:
充裕 [chōngyù], 宽裕 [kuānyù], 寬裕 [kuānyù]
france:
grandement suffisant
germane:
mehr als genug, reichlich
hungare:
bőven elegendő, kiadós
indonezie:
lebih dari cukup
japane:
たっぷりの, 十分すぎるほどの [じゅうぶんすぎるほどの]
katalune:
més que suficient
nederlande:
rijkelijk, overvloedig
norvege:
rikelig
pole:
obfity, pod dostatkiem

memsufiĉo

EKON Kontentigo de siaj bezonoj per propra agado, ebliganta sendependecon; aŭtarcio: tiu agrikultura aktiveco […] preskaŭ garantias memsufiĉon por ĉirkaŭ 50 loĝantoj [22].
22. Esperanto.be: Bona Espero, 2006
beloruse:
самадастатковасьць
france:
autarcie, autosuffisance
germane:
Selbstgenügsamkeit, Autarkie
indonezie:
autarki, swasembada
japane:
自給自足 [じきゅうじそく], 自立 [じりつ], うぬぼれ, 自己満足 [じこまんぞく]
nederlande:
zelfvoorzienend
norvege:
selvforsynt
pole:
samowystarczalność

ne sufiĉe, nesufiĉe, malsufiĉe

Tro malmulte, tro malabunde, tro malintense, maltro: ilia avino ne sufiĉe ankoraŭ rakontis al ili [23]; aliajn lingvojn mi studadis ĝis nun nesufiĉe [24]; la lanternoj en la tute nelumigita urbo malsufiĉe heligis la vojon [25].
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
24. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvina Parto
25. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
beloruse:
недастаткова
ĉine:
不够 [bùgòu], 不夠 [bùgòu], 不足 [bùzú], 欠佳 [qiànjiā]
france:
insuffisamment, pas assez
germane:
nicht genug, ungenügend, zu wenig
japane:
不充分に [ふじゅうぶんに]
katalune:
insuficientment, exiguament
malaje:
cukup, mencukupi
nederlande:
onvoldoende
pole:
niewystarczająco, niedostatecznie, za mało, nie dość

administraj notoj