9robot/o SPV

9roboto

1.
MAS Aŭtomato, kapabla agi simile al homo aŭ besto, plenumante plene aŭ parte ties funkciojn: sindikatisto ĵus diris, ke la tendenco en tiu 21a jarcento estas, ke ĉiu fabriko havu nur du pacajn laboristojn: unu hundon, por ke neniu tuŝu la robotojn, kaj unu homon por doni manĝaĵon al la hundo [1]; en multaj kampoj laboras robotoj pli perfekte ol homoj [2]; ekkonoj per teleskopoj, marsrobotoj [3]; montriĝis post inspektado per speciala roboto, ke la reaktoroj de Doel 3 kaj Tihange 2 havas multajn mikroskopajn vezikojn en la metalo de la reaktoro mem [4]; kongresanoj staris sur placo kaj formis grandan kvinpintan stelon, kiun de la ĉielo fotis kaj filmis flugroboto (vd droneo) [5]; dommastrumaj robotoj purigantaj fenestrojn kaj viŝantaj la plankon, estos tiel disvastigitaj post 10 - 15 jaroj kiel hodiaŭ la poŝtelefonoj [6].
Rim.: La internaciiĝinta vorto estis unue enkondukita en la ĉeĥa lingvo fare de ĉeĥa verkisto Karel Čapek en lia teatraĵo „R.U.R.“ (1920) kiel derivaĵo de ĉeĥa vorto „robota“ (=sklava laboro) kaj origine signifis meĥanikan homon, maŝinhomon. Nunaj industriaj robotoj apenaŭ similas homojn, konsistante precipe nur el manipulilo kaj stirorgano. Roboto povas esti ankaŭ komputila programo, iel imitanta agadon de homo. [Jurij Finkel]
VD:robotiko
2.
(figure) Maŝinsimila, senpersonigita laboristo: mi ne robotos plu, degradiĝinte en hom-maŝinon por ke post la monotona laboro mi [plu nur] hejmeniru enlitiĝi VaK ; Halda estas skribmaŝino, aŭ maŝinino, virineto en verdo, dum ni iom post iom maŝiniĝas, robotiĝas, niaj objektoj, maŝinoj, proprigas al si pli kaj pli da vivo KKr .
1. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 5
2. Stefan Maul: Griziĝanta mondo, Monato, 2003/05, p. 6
3. Stefan Maul: Misteroj, Monato, 2010/07, p. 5
4. Eddy van den Bosch: Ĉu sabotado ĉe nuklea centralo?, Monato, 2014/11, p. 10
5. Malgranda aspekte sed plaĉa spekte
6. Evgeni Georgiev: Monato, Robotoj disvastiĝos ĉie
angle:
robot flug~o: drone.
beloruse:
робат
ĉeĥe:
robot
france:
robot flug~o: drone.
germane:
Roboter flug~o: Drohne. dommastrumaj ~oj: Haushaltroboter.
hispane:
robot
hungare:
robot
japane:
ロボット [ろぼっと], 人造人間 [じんぞうにんげん], 産業用ロボット [さんぎょうようロボット], 自動プログラム [じどうぷろぐらむ], ボット, ロボット人間 [ろぼっとにんげん]
katalune:
robot
nederlande:
robot flug~o: drone.
pole:
robot, automat flug~o: dron.
portugale:
robô
rumane:
robot, automat flug~o: dronă.
ruse:
робот
ukraine:
робот

robota

1.
Rilata al roboto: oni sendos plurajn robotajn misiojn [al] la ruĝa planedo [7]; la ideo de robotaj vartantoj fascinas la amaskomunikilojn [8]; tiuj komputilaj programoj ne nur kreas lingvajn novigaĵojn en la kunteksto de robotaj tradukoj, sed ankaŭ estas uzataj por aŭtomate verki gazetarajn artikolojn [9].
2.
(figure) Meĥanika, monotona kiel roboto: [li] vidiĝis minca kaj senbarba, preskaŭ alabastra, kun maŝinaj, robotaj kaj insektaj gestoj, kvazaŭ daŭre li aktorus aŭ afektus MMa .
7. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, Rigli la kosmon por ekspluati ĝin
8. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, La merkato de emeritoj ekscitas japanajn firmaojn
9. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Google kaj lingva imperiismo ― Pluvas katoj kaj hundoj
beloruse:
1. робатэхнічны 2. мэханічны, манатонны
germane:
roboterhaft
pole:
automatyczny, dot. robota
rumane:
automat

administraj notoj