ReVo
*-o

-o

GRA Finaĵo (lingvoscience: sufikso) markanta la vorton kiel substantivon: la finiĝo „o“ signifas nur simple substantivon, nenion pli [1].
A.
(post aĵo) Esprimanta tiun aĵon mem respektive la ideon pri ĝi: kruĉo [2]; akvo [3]; birdoj [4]; la jaro 1905 PrV .
B.
(post eco) Esprimanta tiun econ kiel apartan ideon sendependan de objektoj ĝin posedantaj: forto DL ; grando kaj belo [5].
VD:-ec
C.
(post ago) Esprimanta tiun agon kiel ideo de procezo aŭ ties rezulto: ofendo [6]; resto [7]; foresto PrV ; edziĝo [8]; zorgo PrV .
VD:-ad
D.
Post participa sufikso:
1.
(post -ant, -int, -ont) Aganton en tempa rilato al sia ago: almozpetanto PrV ; posedanto PrV ; vivanto PrV ; suferinto PrV ; mortinto PrV ; pendonto PrV .
2.
(post -at, -it, -ot) Homon, en tempa rilato al ago efikanta sur lin: batato PrV ; amato [9]; pendigito PrV ; savito PrV ; purigoto [10].
E.
(post aliaj vortspecoj) Esprimanta ĝin kiel ideon sendependan de konkreta manifestiĝo: unuo [11]; deko PrV ; morgaŭo [12]; kialo [13]; neo [14].
Rim.: La finaĵo -o povas esti eliziita kaj anstataŭita de apostrofo, se ĝin ne sekvas unu el la postfinaĵoj -j(-) kaj -n. Tiu procedo estas renkontebla precipe en poezio kaj proverboj: rol’ de virino ― bona mastrino PrV .
angle:
suffix for nouns in Esperanto
germane:
-heit, -keit, -nis, -schaft, -tät
ide:
-o
nederlande:
achtervoegsel voor zelfstandige naamwoorden in het Esperanto
okcidentfrise:
efterheaksel foar haadwurden yn it Esperanto
portugale:
terminação dos substantivos em Esperanto
volapuke:
-

administraj notoj