10Mali/o RLN

Malio [1] (ML)

GEOGPOL Ŝtato en la nordokcidenta Afriko kun ĉefurbo Bamako; teritorio de Respubliko Malio, limanta kun Alĝerio, Burkino, Ebur-Bordo, Gvineo, Maŭritanio, Niĝero kaj Senegalo: konferencanoj rekonis, ke krom en Benino, Malio kaj en malmulto da aliaj landoj, la tiama demokratia iniciato fiaskis [2]; komenciĝis la tri-taga entombiga ceremonio de Eyadema, partoprenis prezidantoj i.a. el Malio, Benino kaj Niĝerio [3]; la neregistara organizaĵo […] Sano suda agas ĉefe en franclingvaj landoj de Afriko (Malio, Senegalo, Ebur-Bordo, Kameruno kaj Madagaskaro) [4]; plago de migrantaj akridoj neniigis 4 milionojn da hektaroj en Maŭritanio, Senegalo, Malio, Niĝero kaj Ĉado [5]; la famaj dogonoj el Malio prezentas kaj lignajn kaj ŝtonajn skulptaĵojn, kiuj rolis kiel ligiloj kun dio [6].
1. Oficiala Informo de AdE, numero 11
2. Christian Fabossou: Ŝanĝoj -- ankoraŭ ne sufiĉaj, Monato, 2000/08, p. 7
3. Monato, Gbeglo Koffi: Kadavroj kaj kandidatoj
4. Monato, Renée Triolle: Norduloj ebligas sudan sanon
5. Monato, Hektor Alos i Font: Eŭropo plialtigas sian drataron
6. Monato, Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako
angle:
Mali
beloruse:
Малі
bulgare:
Мали
ĉine:
馬里 [Mǎlǐ], 马里 [Mǎlǐ], 馬利 [Mǎlì], 马利 [Mǎlì]
france:
Mali, République du Mali
germane:
Mali
hungare:
Mali
indonezie:
Mali
katalune:
Mali, República de Mali
nederlande:
Mali
pole:
Mali, Republika Mali
portugale:
Mali

administraj notoj