8Alĝeri/o RLN

Alĝerio (DZ)

GEOGPOL Lando en la norda Afriko kun ĉefurbo Alĝero; teritorio de Demokrata Popolrespubliko Alĝerio, limanta kun Libio, Malio, Maroko, Maŭritanio, Niĝero, Okcidenta Saharo, Tunizio kaj Mediteraneo: la du belegaj arabĉevaloj, kiujn li rajdis en Alĝerio, devige estis lasitaj en la soldatejo [1] kunlaborantoj de Kuracistoj Sen Limoj trovis pli ol 500 homojn 30 km for de la urbo Ajn aŝ-Ŝuatir, en dezerta limregiono kun Alĝerio la 7an de oktobro [2]; tiun leĝon starigis la franca registaro de Edgar Faure en Alĝerio, kiam ĝi kontraŭbatalis la manifestaciojn antaŭ la sendependiĝo de la lando [3].
1. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉapitro 1a
2. Monato, Hektor Alos i Font: Eŭropo plialtigas sian drataron
3. Monato, Christian Pinard: Signalo ankoraŭ ne revolucio
angle:
Algeria
arabe:
الجزائر، الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية
beloruse:
Альжыр
bulgare:
Алжир
france:
Algérie
germane:
Algerien
hebree:
אלג'יריה
indonezie:
Aljazair
itale:
algeria
japane:
アルジェリア [あるじぇりあ]
nederlande:
Algerije
perse:
الجزایر
pole:
Algieria, Algierska Republika Ludowo-Demokratyczna
portugale:
Argélia

administraj notoj