limes/o

limeso

MAT
a)
[1] (de vico `(u_n)`) Punkto `p`, al kiu ĝi konverĝas; simb. `p=lim(u_n)`: la limeso de `(1//n)_(n gt 0)` estas 0; la vico `(-1^n)_(n gt 0)` ne akceptas limeson (ne konverĝas).
Rim.: Por ĉi tiu nocio Bricard [2] kontentiĝis je „limo“.
b)
PIV1 (de bildigo `f` inter du topologiaj spacoj, ĉe akumuliĝa punkto `a` de la fonto-aro) Tia punkto `b` de la celo-aro, ke por ĉiu ĝia ĉirkaŭaĵo `bb W`, ekzistas responda ĉirkaŭaĵo `bb V` de `a`, kies bildo per `f` estas inkluzivata de `bb W`; simb. `b=lim_(x to a)f(x)`: bildigo povas havi limeson ĉe punkto, en kiu ĝi ne estas difinita; la limeso ĉe 0 de `x*sin(1//x)` estas 0; se la limeso de `f` ĉe `a` egalas al `f(a)`, tiam oni diras, ke `f` estas kontinua ĉe `a`; se vico `(u_n)` konverĝas al `a`, kaj se `b` estas limeso de `f` ĉe `a`, tiam ĝi ankaŭ estas limeso de la vico `(f(u_n))`. VD:analitiko, strebi.
Rim.: En la kadro de reelaj funkcioj oni parolas ankaŭ pri limeso ĉe malfinio; dekstra, maldekstra limeso (la konsiderata ĉirkaŭaĵo `bb V` devas akcepti `a` kiel infimon aŭ supremon, respektive).
Rim.: Oni diras sendistinge, ke „`b` estas limeso de `f` ĉe punkto `a`“, „`f` akceptas limeson `b` ĉe punkto `a`“, aŭ ke „`f(x)` strebas al `b`, kiam `x` strebas al `a`“.
angle:
limit
beloruse:
ліміт
ĉeĥe:
hraniční hodnota, limita, zn. lim
ĉine:
极限 [jíxiàn], 極限 [jíxiàn]
france:
limite (math..)
germane:
Limes
hispane:
límite
hungare:
határérték
japane:
極限値 [きょくげんち], 国境の防壁 [くにざかいのぼうへき]
katalune:
límit (anal. mat.)
nederlande:
limiet (wisk.)
pole:
granica (ciągu lub funkcji)
portugale:
limite (mat.)
ruse:
предел
slovake:
hraničná hodnota, limita, zn. lim
ukraine:
границя, граничне значення, лімес, прикордонна смуга, кордон

administraj notoj

~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.