kontribui
(x)
- 1.
- (iu) Alporti sian parton al komuna laboro aŭ ofero: [por] kontribui al la solenaĵoj […] la komercistido […] aĉetis raketojn, krakpizojn kaj plej diversajn fajraĵojn [1]; [li] ĝuas la profitojn, sed tute ne kontribuas al la laborado [2]; la tuta lando Babela kaj ĉiuj konataj fremdlandoj ŝajne kontribuis el siaj plej bonaj trezoroj al la konstruado [3]; ambaŭ celis […] kontribui al la pli bona kompreno de la aktuala pozicio kaj perspektivoj de Esperanto [4]; tiuj nur malmulte kontribuis, ke progresis Esperanto [5]. engaĝiĝi, kontingenti, kotizi, kunhelpi, kunlabori, kunpeni, partopreni
- 2.
- (io) Esti unu el pluraj elementoj, kies ĉiu speciale utilas por komuna rezultato: senĉese novaj eltrovoj de la scienco kontribuas al plilarĝigo kaj pliprofundigo de la malnovaj scioj [6]; kun la plirapidiĝo, la voĉo plifortiĝos, kio kontribuos al kreo de ekscito kaj ĉe la publiko kaj ĉe la oratoro mem [7]; la simple meblita loko havis ĉarman varman etoson, al kiu ne malmulte kontribuis la situo tuj subtegmenta, kun kliniĝanta plafono [8]; kontribuis al ŝia stira fuŝo la fakto, ke la montra kaj meza fingroj de ŝia dekstra mano estis dike bandaĝitaj [9]. kunefiki, kunutili
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
2. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 5
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Rimarko Pri La Tria Eldono
5. Lu: en: Ĉiuj ja scias la anglan?, libera folio, 2009-12-10
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
8. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 11
9. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
2. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 5
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XI
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Rimarko Pri La Tria Eldono
5. Lu: en: Ĉiuj ja scias la anglan?, libera folio, 2009-12-10
6. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
7. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
8. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 11
9. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, Tri estas tro
- angle:
- contribute
- beloruse:
- уносіць уклад, спрыяць, садзейнічаць
- ĉeĥe:
- vložit kapitál
- ĉine:
- 建树 [jiànshù], 捐献 [juānxiàn], 捐贈 [juānzèng], 有助于 [yǒuzhùyú], 捐款 [juānkuǎn], 醵 [jù]
- france:
- contribuer
- germane:
- beitragen 1. beisteuern, mitwirken
- hispane:
- contribuir
- hungare:
- 1. hozzájárul 2. közrejátszik
- japane:
- 寄与する [きよする], 貢献する [こうけんする], 寄付する [きふする], 寄稿する [きこうする]
- katalune:
- contribuir
- nederlande:
- bijdragen
- pole:
- przyczyniać się
- portugale:
- contribuir, concorrer (contribuir), colaborar
- rumane:
- contribui
- ruse:
- вносить вклад, способствовать, содействовать
- slovake:
- prispievať
kontribuo JED
- Ago kontribui; tio, kion oni kontribuas: kuracisto ludis violone kaj mi akompanis lin per gitaro, tio estis nia kutima kontribuo al la amuzo [10]; pri la kontribuo de la patro al la familia bilanco oni ne povas […] kalkuli [11]; la tiurilataj laboroj de Rask kaj Grimm signifis plian kontribuon al la lingvoscienco [12].
10.
Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 3. La eŭrope edukita homo.
11. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
12. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
11. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
12. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
- germane:
- Beisteuer, Beitrag, Kontribution
kontribuaĵo
- Tio per kio iu kontribuas: tre ŝatataj estis liaj ĉiujaraj kontribuaĵoj al la jarkajero Sennacieca Revuo [13]; estas notinde kiom da helpo donis ĝiaj kunlaborantoj al la aŭtoroj de tiu ĉi libro, la nomoj de ĉiuj kunlaborintoj kun indikoj pri iliaj kontribuaĵoj aperas en la Nomaro de kunlaborintoj [14]; rekte elstaras la modesta kontribuaĵo de ĉeĥa maljunulino pri la temo brodado [15]; tiu studado […] ebligas min fari unu modestan kontribuaĵon al nia diskuto [16].
13.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
14. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Antaŭparolo
15. Monato, Porke la kesto sciu pri digipetroj kaj sizopoj!
16. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, mistera pi!, 2003
14. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Antaŭparolo
15. Monato, Porke la kesto sciu pri digipetroj kaj sizopoj!
16. Monato, Garbhan Macaoidh: Ho, mistera pi!, 2003
- beloruse:
- уклад, садзеяньне, садзейнічаньне
- ĉine:
- 捐助 [juānzhù], 会员费 [huìyuánfèi], 貢獻 [gòngxiàn], 功劳 [gōngláo], 捐款 [juānkuǎn], 公共設施分攤費 [gōnggòngshèshīfèntānfèi], 医疗互助费 [yīliáohùzhùfèi], 献金 [xiànjīn]
- france:
- contribution, participation
- germane:
- Beitrag
- hispane:
- contribución
- hungare:
- hozzájárulás
- japane:
- 寄付金 [きふきん], 寄稿作品 [きこうさくひん], 貢献 [こうけん]
- katalune:
- contribució
- nederlande:
- bijdrage
- pole:
- wkład (w pracę), przyczynek
- rumane:
- contribuția (la locul de muncă), contribuție
- ruse:
- вклад, содействие
kontribuanto, kontribuisto
-
Tiu, kiu regule kontribuas ekzemple al gazeto, verko, ktp:
aliĝu al la teamo de kontribuantoj
[17];
nia skipo de kontribuantoj venas el multaj landoj
[18];
tasko: rilati kun rubrikestroj kaj kontribuantoj, verki mem allogajn erojn,
redakti kaj enpaĝigi
[19].
Rim.: Kunlaborado estas pli daŭra, pli grava kaj pli intima ol kontribuado. Kontribui insistas pli pri la komuna celo, kontingenti pri propra aparta partopreno.
17.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Saluton
18. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
19. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Alvoko – vere urĝas trovi helpantojn!
18. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
19. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Alvoko – vere urĝas trovi helpantojn!
- beloruse:
- удзельнік, суаўтар, той, хто робіць унёсак
- ĉine:
- 局中人 [júzhōngrén], 貢獻者 [gòngxiànzhě], 捐助 [juānzhù]
- france:
- contributeur
- germane:
- Beitragender, Mitwirkender
- hispane:
- colaborador
- hungare:
- hozzájáruló, együttműködő
- japane:
- 貢献者 [こうけんしゃ], 協力者 [きょうりょくしゃ], 寄付者 [きふしゃ], 寄稿家 [きこうか], 投稿者 [とうこうしゃ]
- katalune:
- col·laborador
- nederlande:
- medewerker
- pole:
- współpracownik, współautor, wnoszący wkład
- rumane:
- asociat, contribuabil, contribuitori