*kaŝtan/o PV

*kaŝtano

1.
KUI Manĝebla frukto de kaŝtanarbo: apude kuŝis kelke da salatfolioj kaj kelke da kaŝtanoj, kaj ili servis al li kiel vespermanĝo [1].

frukto de kaŝtanujo (Castanea sativa), insulo Thassos, Grekujo
CC BY-SA 4.0  [2]
2.
(komune) Frukto de hipokaŝtano: ni ambaŭ, estante ankoraŭ infanoj, venis en ĉi tiujn nordajn landojn […] en la rozarbetaĵoj brilis fajreruĝaj rozofruktoj, sur la sambukaj branĉoj pendis grandaj, pezaj, nigre-brunaj beroj, la sovaĝaj kaŝtanoj maturaj elfalis el la malhele-verdaj ŝeloj [3]; foliarboj, kiuj nutris ursojn per abundaj nuksoj kiel glanoj kaj kaŝtanoj [4].
angle:
1. chestnut 2. horse chestnut
beloruse:
каштан (плод)
bretone:
1. kistinenn (frouezhenn) 2. kistinenn-Indez (frouezhenn)
bulgare:
1. кестен 2. конски кестен
france:
1. châtaigne, marron (châtaigne) 2. marron (d'Inde)
germane:
1. Kastanie, Marone 2. Rosskastanie
hispane:
1. castaña (fruto del castaño) 2. falso castaño (de Indias)
hungare:
1. gesztenye 2. szelídgesztenye, maróni
japane:
クリ [くり]
nederlande:
1. kastanje 2. paardekastanje
perse:
شاه‌بلوط
pole:
kasztan
rumane:
castană
ruse:
1. каштан (плод)
turke:
1. kestane
ukraine:
каштан

kaŝtana, kaŝtankolora

De sama, ruĝe bruna koloro, kiel la interna ŝelo de kaŝtanoj: helkaŝtanaj haroj [5]; gaja junulino kun kaŝtankoloraj haroj, malhelaj okuloj [6].
5. C. Piron: Ĉu ni kunvenis vane?, 1982
6. Julian Modest: Vetiha, Monato, 2001/02, p. 26
beloruse:
каштанавы
bretone:
gell-kistin
france:
châtain
hispane:
castaño (color)
japane:
栗色の [くりいろの]
nederlande:
kastanjebruin
ukraine:
каштановий (про колір)

kaŝtanarbo, kaŝtanujo

BOT Genro el familio fagacoj (Castanea): li sidis sur ŝtona benko en la ĝardeno de Sara, sub kaŝtanarbo, kaj rigardis la ĉirkaŭantan lin pejzaĝon [7]; la malgrandaj birdoj sidis supre en la kaŝtanarboj kaj pepadis: kvivit, kvivit! [8].
angle:
chestnut, chestnut tree
beloruse:
каштан (дрэва)
bretone:
gwezenn-gistin, kistinenn (gwezenn)
bulgare:
кестена
ĉine:
[lì], 栗子 [lìzi], 板栗 [bǎnlì]
france:
châtaignier
germane:
Esskastanie, Edelkastanie
hispane:
castaño (árbol)
hungare:
gesztenyefa
japane:
クリ [くり]
latinece:
Castanea
nederlande:
kastanjeboom
perse:
درخت شاه‌بلوط
pole:
kasztan
ruse:
каштан (дерево)
turke:
kestane ağacı
ukraine:
каштан, каштанове дерево

akvokaŝtano

La manĝeblaj tuberoj, kiuj kreskas fine de rizomoj ĉe specio el la familio ciperacoj (Eleocharis dulcis); tiu planto mem: la akvokaŝtano havas sian nomon pro la simileco de ĝia manĝebla tubero kun la kaŝtano [9]. VD:trapo2

akvokaŝtanoj
PD  [10]
ĉine:
[cí], 菱角 [língjiǎo], 菱 [líng]
france:
châtaigne d'eau
germane:
Wasserkastanie
japane:
ヒシの実 [ヒシのみ]
latinece:
Eleocharis dulcis

markaŝtano

(komune)
ZOO Manĝebla marbesto ekstere simila al kaŝtano: globa, kun pikiloj el eĥinodermoj: markaŝtanaĵo estas flavruĝa ovario de markaŝtano [11].

markaŝtano, Puerto de San Antonio, Ĉilio
CC BY-SA 4.0  [12]
SUB:eĥino, ekino
angle:
sea urchin
beloruse:
марскі каштан
bulgare:
морски таралеж
ĉine:
海胆 [hǎidǎn], 海胆纲 [hǎidǎngāng]
france:
oursin
germane:
Seeigel
hispane:
erizo de mar
hungare:
tengeri sün
japane:
ウニ
katalune:
eriçó de mar
nederlande:
zee-egel
perse:
توتیای دریایی
pole:
jeżowiec
portugale:
equino
ruse:
морской каштан
turke:
deniz kestanesi
ukraine:
морський їжак

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
akvo~o : Mankas verkindiko en fonto.
mar~o: Mankas verkindiko en fonto.