invalido
-
Homo daŭre ne kapabla plenumi sian profesian aŭ ian ajn
laboron (servon, oficon) pro kripleco, sekve de malsano aŭ
denaska difekto:
invalidoj, vidvinoj kaj orfoj de l' oficiroj postulis pension
[1];
krom tio mi prelegis pri Esperanto en la urba societo de
invalidoj
[2];
ĝi puŝas min kiel invalidon en rulseĝo
[3];
la tombo de Napoleono en la pariza
Domo de la Invalidoj;
internaj dokumentoj de la Administracio por Veteranaj Aferoj
taksas, ke la kosto pro militistaj invalidoj post 25 jaroj kreskos
de nunaj 29 miliardoj da dolaroj ĝis 59 miliardoj.
[4];
profesoro Hawking estas tiel vigla kaj energia dum siaj disputoj, ke ni eĉ
forgesas, ke li estas ega invalido
[5].
kripluloemerito,
handikapito,
pensiulo,
veteranoRim.: Kompare kun la objektive-medicina vorto kriplulo, „invalido“ pli ofte implicas socian aspekton (jure konstatita invalideco kiu eventuale rajtigas onin je pensio aŭ alia socia helpo). [Sergio Pokrovskij]
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 18a.
2. S. Manzurov: Modesta rezulto, La Ondo de Esperanto, N-ro 55 (1999:5)
3. S. Ŝtimec: Ombro sur interna pejzaĝo
4. Roland THIBAULT: Nombro de militistaj invalidoj kreskas, Monato, 2008/10, p. 16
5. Monato, Vladimir Lemelev: Laŭdo de moderna superhomo
2. S. Manzurov: Modesta rezulto, La Ondo de Esperanto, N-ro 55 (1999:5)
3. S. Ŝtimec: Ombro sur interna pejzaĝo
4. Roland THIBAULT: Nombro de militistaj invalidoj kreskas, Monato, 2008/10, p. 16
5. Monato, Vladimir Lemelev: Laŭdo de moderna superhomo
- angle:
- invalid, disabled person
- beloruse:
- інвалід
- ĉeĥe:
- invalida, tělesně postižený
- ĉine:
- 残疾人 [cánjírén], 残疾 [cánjí]
- france:
- invalide Domo de la I~oj: Hôtel national des Invalides.
- germane:
- Invalide Domo de la I~oj: Invalidendom.
- hispane:
- inválido
- hungare:
- rokkant
- japane:
- 廃疾者 [はいしつ・しゃ], 就労不能者 [しゅうろうふのうしゃ]
- nederlande:
- invalide
- portugale:
- inválido (subst.)
- ruse:
- инвалид Domo de la I~oj: Дом инвалидов.
- slovake:
- telesne postihnutý
- ukraine:
- інвалід
invalideco
- Stato de invalido: asekuro kontraŭ invalideco; ĉu la Registra Instanco povus akcepti la petskribon pri la esperanta civitaneco fare de persono oficiale agnoskita kiel psike malsana, t.e. ricevanta monatan pension de la ŝtato pro mensa invalideco? [6]; milionoj da homoj vivas nun en pli aŭ malpli konstanta invalideco aŭ duoninvalideco laŭ la graveco de la malsano [7].
6.
Faraonoj kaj respublikaj ministroj, HeKo 398 5-C, 30 jul 09
7. Malsanoj de la hepato kaj de la galaj kanaloj
7. Malsanoj de la hepato kaj de la galaj kanaloj
- angle:
- disability, infirmity
- beloruse:
- інваліднасьць
- ĉeĥe:
- invalidita, invalidnost, tělesné postižení
- ĉine:
- 病残 [bìngcán], 伤残 [shāngcán], 无力化 [wúlìhuà]
- france:
- invalidité
- germane:
- Invalidität
- hispane:
- invalidez
- hungare:
- rokkantság
- japane:
- 廃疾 [はいしつ], 就労不能 [しゅうろうふのう]
- nederlande:
- invaliditeit
- portugale:
- invalidez
- ruse:
- инвалидность
- slovake:
- invalidita, telesné postihnutie
- ukraine:
- інвалідність