1invalid/o JED invalidoserĉi 'invalido' [invali.0o] [invali.0o.homo] Homo daŭre ne kapabla plenumi sian profesian aŭ ian ajn laboron (servon, oficon) pro kripleco, sekve de malsano aŭ denaska difekto: invalidoj, vidvinoj kaj orfoj de l' oficiroj postulis pension [1]; krom tio mi prelegis pri Esperanto en la urba societo de invalidoj [2]; ĝi puŝas min kiel invalidon en rulseĝo [3]; la tombo de Napoleono en la pariza Domo de la Invalidoj; internaj dokumentoj de la Administracio por Veteranaj Aferoj taksas, ke la kosto pro militistaj invalidoj post 25 jaroj kreskos de nunaj 29 miliardoj da dolaroj ĝis 59 miliardoj. [4]; profesoro Hawking estas tiel vigla kaj energia dum siaj disputoj, ke ni eĉ forgesas, ke li estas ega invalido [5]. kripluloemerito, handikapito, pensiulo, veteranoRim.: Kompare kun la objektive-medicina vorto kriplulo, „invalido“ pli ofte implicas socian aspekton (jure konstatita invalideco kiu eventuale rajtigas onin je pensio aŭ alia socia helpo). [Sergio Pokrovskij] 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 18a.2. S. Manzurov: Modesta rezulto, La Ondo de Esperanto, N-ro 55 (1999:5)3. S. Ŝtimec: Ombro sur interna pejzaĝo4. Roland THIBAULT: Nombro de militistaj invalidoj kreskas, Monato, 2008/10, p. 165. Monato, Vladimir Lemelev: Laŭdo de moderna superhomo angle: invalid, disabled person beloruse: інвалід ĉeĥe: invalida, tělesně postižený ĉine: 残疾人 [cánjírén], 残疾 [cánjí] france: invalide Domo de la I~oj: Hôtel national des Invalides. germane: Invalide Domo de la I~oj: Invalidendom. hispane: inválido hungare: rokkant japane: 廃疾者 [はいしつ・しゃ], 就労不能者 [しゅうろうふのうしゃ] nederlande: invalide portugale: inválido (subst.) ruse: инвалид Domo de la I~oj: Дом инвалидов. slovake: telesne postihnutý ukraine: інвалід invalidecoserĉi 'invalideco' [invali.0eco] [invali.0eco.stato] Stato de invalido: asekuro kontraŭ invalideco; ĉu la Registra Instanco povus akcepti la petskribon pri la esperanta civitaneco fare de persono oficiale agnoskita kiel psike malsana, t.e. ricevanta monatan pension de la ŝtato pro mensa invalideco? [6]; milionoj da homoj vivas nun en pli aŭ malpli konstanta invalideco aŭ duoninvalideco laŭ la graveco de la malsano [7]. 6. Faraonoj kaj respublikaj ministroj, HeKo 398 5-C, 30 jul 097. Malsanoj de la hepato kaj de la galaj kanaloj angle: disability, infirmity beloruse: інваліднасьць ĉeĥe: invalidita, invalidnost, tělesné postižení ĉine: 病残 [bìngcán], 伤残 [shāngcán], 无力化 [wúlìhuà] france: invalidité germane: Invalidität hispane: invalidez hungare: rokkantság japane: 廃疾 [はいしつ], 就労不能 [しゅうろうふのう] nederlande: invaliditeit portugale: invalidez ruse: инвалидность slovake: invalidita, telesné postihnutie ukraine: інвалідність administraj notoj