emerito
- Oficisto aŭ salajrulo, kiu post difinita tempo de servado, ricevas pension: mi estas emerito kun malgranda enspezo [1]; apud loĝdomoj aperis lokoj por ripozo, benkoj, kie povis sidi kaj emeritoj, atendantaj siajn nepojn [2]; la proporcio de aktivaj laboristoj kontraŭ emeritoj falis de 3,7 al 3,1 [3]; vivi emerite PrV ; li ĝuas sian emeritecon. emerituro, pensiulo, veterano
1.
Will Green: Will Green kondukas vin tra sia telefona
labirinto, Monato, 1994/01, p. 13
2. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Busvojaĝo, 2007
3. Monato, Alberto García Fumero: Kubo maljuniĝas, 2009
2. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Busvojaĝo, 2007
3. Monato, Alberto García Fumero: Kubo maljuniĝas, 2009
- angle:
- retired person, emeritus, pensioner, retiree, ex-official
- beloruse:
- пэнсіянэр
- ĉeĥe:
- důchodce, penzista, vysloužilec
- ĉine:
- 退休人员 [tuìxiūrényuán], 退休人 [tuìxiūrén]
- france:
- retraité (subst.) ~eco: retraite (état de retraité).
- germane:
- Ruheständler, Emeritus, Rentner ~eco: Ruhestand, Emeritierung.
- hispane:
- jubilado
- japane:
- 退職者 [たいしょくしゃ]
- katalune:
- jubilat (subst.) ~eco: jubilació.
- nederlande:
- emeritus (zn.) ~eco: emeritaat.
- pole:
- emeryt
- portugale:
- aposentado, reformado, jubilado
- ruse:
- пенсионер
- slovake:
- dôchodca, penzista, vyslúžilec
- ukraine:
- пенсіонер (за вислугою років), відставник
emerita
- 1.
- Estanta en stato de emerito: emerita profesoro [4]; emeritaj armeoficiroj kaj eksfunkciuloj de la Brita Imperio [5].
- 2.
- Rilata al emerito: kiam vi maljuniĝas, vi ricevas sufiĉan emeritan salajron (vd pensio) [6]; la Nacia Asembleo aprobis leĝon, kiu altigas la emeritan aĝon al 65 jaroj [7]; sindikatoj flankenmetis siajn interfratajn kverelojn por unuvoĉe alvoki la laboristaron defendi siajn emeritajn rajtojn [8].
4.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
5. Monato, Garbhan Macaoidh: Ne plu krios la koko, 2003
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
7. Monato, Alberto García Fumero: Kubo maljuniĝas, 2009
8. Monato, Yves Nicolas: Komuna agado, komunaj valoroj, 2010
5. Monato, Garbhan Macaoidh: Ne plu krios la koko, 2003
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
7. Monato, Alberto García Fumero: Kubo maljuniĝas, 2009
8. Monato, Yves Nicolas: Komuna agado, komunaj valoroj, 2010
- france:
- 1. retraité (adj.), en retraite
- germane:
- 1. in den Ruhestand versetzt, emeritiert
- katalune:
- 1. jubilat (adj.)
- nederlande:
- 1. emeritus (bn.)
- pole:
- 1. emerytowany
emeritiĝi
(ntr)
- Iĝi emerito, ĉesigi sian profesian laboron: en 1962 Waringhien emeritiĝis kiel honora profesoro kaj en 1963 elektiĝis prezidanto de la Akademio de Esperanto [9]; [li] jam pli frue anoncis al la Estraro sian decidon emeritiĝi la 16-an de novembro [10]; nuntempe en Litovio viroj emeritiĝas je aĝo de 62,5 jaroj, kaj virinoj je 60 [11]; kvankam mi emeritiĝis antaŭ pli ol dudek jaroj, mi ne perdis kontakton kun miaj antaŭaj kolegoj [12]. pensiuliĝi
9.
A. Korĵenkov:
Gaston Waringhien, La Ondo de Esperanto, 2001:6 (80)
10. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
11. Laimius Stražnickas: Ĉiea ŝparado, Monato, 2000/05, p. 7
12. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 2010
10. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
11. Laimius Stražnickas: Ĉiea ŝparado, Monato, 2000/05, p. 7
12. Monato, Garvan Makaj: Vojaĝo unudirekta, 2010
- beloruse:
- выйсьці на пэнсію
- ĉine:
- 退休 [tuìxiū], 离休 [líxiū]
- france:
- se retirer (prendre sa retraite), prendre sa retraite
- germane:
- in den Ruhestand gehen, in Rente gehen
- hispane:
- jubilar se
- japane:
- 定年退職する [ていねんたいしょくする]
- katalune:
- jubilar-se
administraj notoj
pri
~o:
Koherigi kun pensiulo. [MB]