hiperiko
- Genro el familio hiperikacoj (Hypericum); vegetaĵo kies floroj havas po kvin (malofte kvar) kalikajn kaj korolajn foliojn kaj sepdek aŭ pli multajn stamenojn kunigitaj en kvar ĝis kvin faskoj; kaj kun kapsula frukto malfermiĝanta post sekiĝo ellasanta multajn malgrandajn semojn: la brando ĝuste estis tre bona por malboniĝinta stomako, ĝi havis almiksaĵon de hiperiko [1]; trapunkta hiperiko aŭ sankt-johana herbo estas kuracplanto, kiun laŭtradicie oni elŝiru dum la nokto de Sankta-Johano-festo, je la somera solstico [2].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
2. Vikipedio, Trapunkta hiperiko
3. Bff, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hypericum_perforatum20110702_023.jpg
2. Vikipedio, Trapunkta hiperiko
3. Bff, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hypericum_perforatum20110702_023.jpg
- angle:
- St. Johns wort
- beloruse:
- сьвятаяньнік
- ĉeĥe:
- třezalka
- ĉine:
- 貫葉連翹 [guànyèliánqiáo]
- france:
- millepertuis
- germane:
- Johanniskraut Echtes Johanniskraut.
- hungare:
- orbáncfű
- itale:
- iperico
- japane:
- オトギリソウ
- latinece:
- Hypericum perforatum. Hypericum
- nederlande:
- hertshooi
- perse:
- گل راعی، گل هزارچشم
- pole:
- dziurawiec
- portugale:
- gutífera, bacurizeiro, bacupari, abricó-do-pará
- ruse:
- зверобой
- slovake:
- ľubovník
- ukraine:
- звіробій
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.