hiperik/o Fab3 hiperikoserĉi 'hiperiko' [hiperi.0o] Genro el familio hiperikacoj (Hypericum); vegetaĵo kies floroj havas po kvin (malofte kvar) kalikajn kaj korolajn foliojn kaj sepdek aŭ pli multajn stamenojn kunigitaj en kvar ĝis kvin faskoj; kaj kun kapsula frukto malfermiĝanta post sekiĝo ellasanta multajn malgrandajn semojn: la brando ĝuste estis tre bona por malboniĝinta stomako, ĝi havis almiksaĵon de hiperiko [1]; trapunkta hiperiko aŭ sankt-johana herbo estas kuracplanto, kiun laŭtradicie oni elŝiru dum la nokto de Sankta-Johano-festo, je la somera solstico [2]. vera hiperiko (Hypericum perforatum), ĉe Moskvo, Rusujo CC BY-SA 4.0 [3] 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo2. Vikipedio, Trapunkta hiperiko3. Bff, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Hypericum_perforatum20110702_023.jpg angle: St. Johns wort beloruse: сьвятаяньнік ĉeĥe: třezalka ĉine: 貫葉連翹 [guànyèliánqiáo] france: millepertuis germane: Johanniskraut Echtes Johanniskraut. hungare: orbáncfű itale: iperico japane: オトギリソウ latinece: Hypericum perforatum. Hypericum nederlande: hertshooi perse: گل راعی، گل هزارچشم pole: dziurawiec portugale: gutífera, bacurizeiro, bacupari, abricó-do-pará ruse: зверобой slovake: ľubovník ukraine: звіробій administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.