2familiar/a PV

familiara

1.
Intime senceremonia: ni trinku nun porfratiĝon, kaj ni estu pli familiaraj unu kun la alia [1]; mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare DL ; „al la diablo la aferojn!“ – li diris ŝanĝante la ĝentilan tonon al pli familiara, pli kamarada Ĉukĉoj ; li parolis konfidence kaj patre per skota dialekto, kaj ofte metis la brakon ĉirkaŭ la ŝultron de virino, tiu ago ne estis tro familiara aŭ ofenda, kiel ĝi estus, se aliulo farus ĝin KrM ; ANT:fremda1VD:ci, intima, proksima1.c, senĝena
2.
Kutima, konata al tiuj, kiuj apartenas al certa medio: „tie“ estis familiara eŭfemismo por Hadeso QuV ; [tiu] specialigita vortaro […] estas familiara nur al tiuj, kiuj estas okupataj en la kampo Ret .
angle:
1. familiar, friendly, informal, intimate
beloruse:
1. фамільярны 2. знаёмы, звычайны, звыклы
ĉeĥe:
1. důvěrný, intimní, nenucený
ĉine:
1. 亲密地 [qīnmìde], 弥合 [míhé]
france:
1. familier (sans cérémonie)
germane:
1. vertraulich (familiär), familiär, heimisch, brüderlich, per du 2. geläufig, eingängig
hispane:
1. familiar
hungare:
1. családias, familiáris
japane:
親しい [ちかしい], 慣れ親しんだ [なれしたしんだ], 心安い [こころやすい], くだけた, 平俗な [ひらぞくな]
katalune:
1. familiar, informal
nederlande:
1. familiair
pole:
1. famialiarny, poufały, zażyły
portugale:
1. familiar, íntimo
ruse:
1. фамильярный
slovake:
1. dôverný, intímny
ukraine:
фамільярний, панібратський

familiareco

Familiara sinteno, atmosfero, rilato al iu aŭ io: preskaŭ infana mikso de deca respekto kaj facila familiareco Iŝtar ; la fremdulo dum ĉi tiuj festoj forgesas la ĝenon kaj la senkunulecon de sia fremdeco, ĉar li trovas ĉe la homoj familiarecon kaj amemon [2]; la lingvo donas al la homoj sekurecon kaj familiarecan senton [3].
2. K. Gibran, trad. G. Abraham: Rakontoj kaj Poemoj, Espero Katolika, 1973:1
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: Lingva konfuzo kaj Konfuceo, 2013
beloruse:
фамільярнасьць
ĉine:
亲昵 [qīnnì]
france:
familiarité
germane:
Vertrautheit
japane:
親しみ [したしみ], 心安さ [こころやすさ]
ukraine:
фамільярність, панібратство, безцеремонність (риса поведінки)

familiarulo

Persono, kiu konstante kaj senceremonie interrilatas kun alia: estis agrabla restoracio, malhavanta ĉian […] pretendemon, sed tute komforta, […] verŝajne familiaruloj tie ĉi regule frandis hejmecajn kuiraĵojn ChB ; „mi ne estas kuracisto kaj do parolas klare,“ ŝercas Owsiak. „mi parolas negramatike kaj do estas familiarulo por averaĝa polo“ [4]. VD:amiko1, proksimulo
4. Z. Banet-Fornalowa: Kiam orkestro fariĝas orkesto, Monato, 2000:05, p.12a
ĉeĥe:
rodinný příslušník
ĉine:
友好 [yǒuhǎo]
france:
familier (subst.), proche (subst.)
germane:
Vertrauter, Angestammter, Dutzfreund
hungare:
közvetlen ember
japane:
なじみの人 [なじみのじん], 心安い人 [こころやすいじん], 親友 [しんゆう]
katalune:
company, col·lega
slovake:
rodinný príslušník

malfamiliara

Tute ne familiara sed fremda, stranga, nekutima: imponas min la mistero de la malfamiliara medio [5]. VD:malproksima
5. R. Dumain: Durankulak [recenzo], 2004-01-25
beloruse:
нязвыклы, незнаёмы
ĉine:
异样 [yìyàng]
france:
étranger (adj., inhabituel), inhabituel
germane:
fremdartig

administraj notoj