domin/i SPV

domini

(tr)
Superregi: dum kaj post la Unua Mondmilito […] pri mondaj problemoj, en multaj naciaj Esperantogazetoj dominis ne pacifismaj, sed ofte preskaŭ ŝovinismaj artikoloj EeP ; merkantilismo dominis kaj la ekonomikan kaj la ekonomi-politikan pensadon dum la 16a, 17a kaj la plimulto de la 18a jarcentoj [1]; denove reaŭdiĝis […] belsona, dominanta melodio SkandalJozef ; la grupo surpaŝis larĝan masonitan podion kiu dominis la placon MkM . VD:domajno
1. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 16a
angle:
dominate
arabe:
يسيطر
beloruse:
дамінаваць, панаваць
ĉeĥe:
dominovat, vládnout, vévodit
ĉine:
主宰 [zhǔzǎi], 尹 [yǐn], 彜 [yí], 榘 [jǔ], 筦 [guǎn], 掌管 [zhǎngguǎn]
france:
dominer
germane:
beherrschen, vorherrschen, dominieren
hispane:
dominar
japane:
優越する [ゆうえつする], 圧倒する [あっとうする]
katalune:
dominar
kimre:
dominyddu
pole:
dominować, górować, panować
portugale:
dominar, superar, ter supremacia sobre
rumane:
domina
ruse:
доминировать, господствовать, преобладать
slovake:
ovládať, panovať, prevládať
ukraine:
панувати, переважати, домінувати, владарювати

domino

Superrego, pliforteco: domino de altaj voĉoj virinaj [2]; la ideo plivastigi japanan dominon al la regiono de la Suda Maro naskiĝis, kiam Germanio venkis en sia subita, detruiga atako en Eŭropo [3]. VD:hegemonio
Rim.: Cetere la fundamenta vorto „domeno“ nomas ludon kaj mantelon.
2. A. Birjulin: Junulo, regalu min per vermuto, La Ondo de Esperanto, 1992-03, (4)
3. 50-jariĝo de fino de la Mondmilito..., Verda Kolombo, 1995-03 ĝis 04 (130)
angle:
domination
beloruse:
дамінаваньне, панаваньне
ĉeĥe:
domino
ĉine:
优势地位 [yòushìdìwèi], 佔優 [zhànyòu], 統治地位 [tǒngzhìdìwèi]
france:
domination, hégémonie, prédominance
germane:
Vorherrschaft
katalune:
domini, dominació
pole:
dominacja
slovake:
domino

administraj notoj