distribucio
[1]
-
Kontinua
lineara
formo super iu
vektora spaco el reelaj funkcioj (la t.n.
testaj funkcioj):
la bildon de testa funkcio `phi` per distribucio
`T`
oni ofte signas per `(:T,phi:)`
anstataŭ
`T(phi)`;
ne ĉiu distribucio estas regula;
oni diras, ke distribucio estas nula super subaro
V
de la fonto-aro de ĝiaj testaj funkcioj, se la bildo per
ĝi de ĉiu testa funkcio kun subtenanto inkluzivata en
V estas nula.
ĝeneraligita
funkcio.derivaĵo.
Rim.: El la difino sekvas, ke la vektora spaco de distribucioj estas la topologia dualo de iu spaco de testaj funkcioj. Tiun ĉi spacon eblas elekti diversmaniere kaj ju pli oni postulas drastajn ecojn por la testaj funkcioj, des pli oni ricevas vastan spacon de distribucioj. Oni ofte elektas la spacon de reelaj funkcioj kun unu aŭ pluraj reelaj argumentoj, senfine deriveblaj kaj kun barita subtenanto.
- angle:
- distribution (generalized function), generalized function
- beloruse:
- разьмеркаваньне (мат.)
- ĉeĥe:
- distributivnost
- france:
- distribution (fonction généralisée), fonction généralisée
- germane:
- Distribution (verallgemeinerte Funktion), verallgemeinerte Funktion
- katalune:
- distribució
- nederlande:
- distributie, veralgemeende functie
- perse:
- توزیع، تابع تعمیمیافته
- pole:
- dystrybucja, funkcja uogólniona
- portugale:
- distribuição
- ruse:
- распределение, обобщённая функция
- slovake:
- distributívnosť
- ukraine:
- дистрибуція
diraka distribucio
-
(ĉe punkto `a`)
Distribucio, kiu
ĵetas
testan funkcion `phi` al
`phi(a)`:
la dirakan distribucion ĉe punkto a oni kutime signas per
`delta_a`;
intuicie oni ofte prezentas al si la dirakan distribucion, kiel
limeson, kiam `n` strebas al nefinio, de
vico de
funkcioj, kiuj estas nulaj ekster intervalo
`(a-1/n,a+1/n)`
kaj havas
integralon egalan al unu.
Dirako.Rim.: La ĉi-rilata nacilingva terminologio estas sufiĉe bunta: diraka funkcio, impulsa funkcio, delta-funkcio, nadlo-funkcio, diraka funkcionalo, ktp. Tia abundo ne aspektas tre utila por tiom simpla nocio, des pli se konsideri, ke tiu ĉi distribucio estas asociebla al neniu vera funkcio.
- angle:
- Dirac['s] distribution
- beloruse:
- дэльта-функцыя, δ-функцыя (дыракава)
- france:
- distribution de Dirac
- germane:
- Diracsche Funktion
- katalune:
- distribució de Dirac
- nederlande:
- Dirac-distributie
- perse:
- تابع دلتای دیراک، تابع دیراک، توزیع دیراک
- pole:
- dystrybucja Diraca, funkcja Diraca, delta Diraca
- ruse:
- дельта-функция (Дирака)