1diakon/o PV

diakono

KRI Kleriko, helpanto de sacerdoto: [mi] raportos ĉion al vi Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono en la Sinjoro [1]; la evangelio […] estas predikita tra la tuta kreitaro sub la ĉielo, kaj [t]ies diakono mi, Paŭlo, fariĝis [2]; diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon [3]; mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de la eklezio [4]; zorgu pri la diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu ĝin [5]; li estas diakono malriĉa, ricevanta apenaŭ tricent rublojn da salajro dum la jaro [6].
1. La Nova Testamento, Efesanoj 6:21
2. La Nova Testamento, Koloseanoj 1:23
3. La Nova Testamento, I. Timoteo 3:8
4. La Nova Testamento, Romanoj 16:1
5. La Nova Testamento, Koloseanoj 4:17
6. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
angle:
deacon
beloruse:
дыякан
ĉeĥe:
diakon, jáhen, ďák, ďáček
ĉine:
副主祭 [fùzhǔjì], 執事 [zhíshì]
france:
diacre
germane:
Diakon
hebree:
כּוֹמֶר זוּטָר
hispane:
diácono
hungare:
diakónus, szerpap
japane:
助祭 [じょさい], 執事 [しつじ]
katalune:
diaca
pole:
diakon
portugale:
diácono
ruse:
дьякон
slovake:
diakon
ukraine:
диякон

administraj notoj