*dezert/o

*dezerto

GEOG Regiono kun malfavora klimato kaj do tre malmulte da vegetaĵoj, tre seka: [Dio] trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj [1]; ili perdis la vojon […] la dezerto ilin ŝlosis [2]; post longa vagado en dezerto, multfontana oazo lin akceptis ChV ; dum generacioj ili nomadis tra la stepoj kaj dezertoj, rajde CKv ; [tio] iom post iom detruis la marsan atmosferon kaj kaŭzis la ekstreman klimato-ŝanĝiĝon de Marso […] en rustiĝantan frostintan dezerton Kon11 ; voĉo de profeto en dezerto (apenaŭ aŭdata) [3].
afrikanse:
woestyn
albane:
shkretëtirë
amhare:
ምድረ በዳ
angle:
desert
arabe:
صحراء
armene:
անապատ
azerbajĝane:
səhra
beloruse:
пустэльня
bengale:
মরুভূমি
birme:
သဲကန္တာရ
bosne:
pustinja
bulgare:
пустиня
ĉeĥe:
poušť, pustina
ĉine:
荒地 [huāngdì], 废地 [fèidì], 荒野 [huāngyě], 广漠 [guǎngmò], 漠 [mò]
dane:
ørken
estone:
kõrb
eŭske:
basamortuko
filipine:
disyerto
france:
désert (subst.)
galege:
deserto
germane:
Wüste, Einöde, Ödnis
guĝarate:
રણ
haitie:
dezè
haŭse:
hamada
hebree:
מִדבָּר
hinde:
रेगिस्तान
hispane:
desierto
hungare:
sivatag
indonezie:
gurun
irlande:
fásach
islande:
eyðimörk
japane:
砂漠 [さばく]
jave:
ara-ara samun
jide:
מדבר
jorube:
asale
kanare:
ಮರುಭೂಮಿಯ
kartvele:
უდაბნოში
kazaĥe:
шөл
kimre:
anialwch
kirgize:
ээн
kmere:
វាលខ្សាច់
koree:
사막
korsike:
u disertu
kose:
intlango
kroate:
pustinja
kurde:
çol
latine:
deserto
latve:
tuksnesis
laŭe:
ທະເລຊາຍ
litove:
dykuma
makedone:
пустината
malagase:
efitra
malaje:
padang pasir
malajalame:
മരുഭൂമിയിൽ
malte:
deżert
maorie:
koraha
marate:
वाळवंट
monge:
suab puam
mongole:
цөлийн
nepale:
मरुभूमि
njanĝe:
chipululu
okcidentfrise:
woastyn
panĝabe:
ਮਾਰੂਥਲ
paŝtue:
دښته
pole:
pustynia
portugale:
deserto, páramo, ermo, tapera
ruande:
ubutayu
ruse:
пустыня
samoe:
toafa
sinde:
ٿر
sinhale:
කාන්තාර
skotgaele:
fhàsach
slovake:
púšť, pustatina
somale:
lamadegaanka
ŝone:
gwenga
sote:
lehoatateng
sunde:
gurun
svahile:
jangwa
taĝike:
биёбон
taje:
ทะเลทราย
tamile:
பாலைவன
tatare:
чүл
telugue:
ఎడారి
tibete:
བྱེ་ཐང་
ukraine:
пустеля
urdue:
صحرا
uzbeke:
sahro
vjetname:
sa mạc
zulue:
hlamuka

dezerta

1.
Rilata al, karakterizata de dezerto: loĝi en lando dezerta [4]; kaj matene […] li leviĝis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie preĝadis [5]; dezerta plataĵo de Arizono, Nevado kaj Utaho, Ret ; duondezerta regiono Ret .
2.
(figure) Forlasita, malplena, senfrukta: ili marŝis en la aŭtuna, malvarma tago sur la dezerta ŝoseo LGA ; vaka kaj dezerta animo VaK .
angle:
1. desolate
beloruse:
1. пустэльны, ненаселены, бязьлюдны 2. пустэльны, спустошаны, пакінуты
bulgare:
1. пустинен
ĉeĥe:
1. pouštní, pustý, sirý
ĉine:
2. 厌倦 [yànjuàn], 萧索 [xiāosuǒ]
france:
1. désert (adj.), désertique
germane:
1. wüst, Wüsten- 2. trostlos, öde
hebree:
1. מִדבָּרי
hispane:
1. desértico
hungare:
1. puszta, kietlen
japane:
砂漠の [さばくの], 荒れはてた [あれはてた], 人けのない [じんけのない], 無人の [むじんの]
pole:
1. pustynny, bezludny
ruse:
1. пустынный, необитаемый
slovake:
1. opustený, pustý

dezertigi

(tr)
Ŝanĝi en dezertan loko, detrui, senvivigi, malfekundigi: ili venadis […] simile al akridoj […] en la landon, por dezertigi ĝin [6]; kiel flamo bruldezertigas montojn [7]; lando […] dezertigita per fajro kaj glavo BdV ; la Dua Mondmilito dezertigis vastajn surfacojn de la terglobo kaj rekte aŭ malrekte kaŭzis mizeron al la tuta homaro EeP .
angle:
devastate
beloruse:
спустошыць
bulgare:
опустошавам
ĉeĥe:
vyplenit, zpustošit
ĉine:
[wǎng], 毀掉 [huǐdiào], 摧 [cuī]
france:
dénuder, dévaster
germane:
verwüsten
hebree:
לנטוש
japane:
荒れはてさせる [あれはてさせる]
pole:
wyjaławiać, wyludniać
slovake:
pustošiť
ukraine:
спустошувати, перетворювати в пустелю

dezertiĝi

(ntr)
Iĝi dezerto, senhomiĝi, senvegetaĵiĝi, senviviĝi: la tero dezertiĝis pro tio, ke ne estis pluvo [8]; neniu bienulo povis tie loĝi en paco kaj la bieno dezertiĝis [9]; la stepo dezertiĝas, la tajgo ŝrumpas norden [10].
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 14:4
9. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
10. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
beloruse:
спустошыцца, перавярнуцца ў пустэльню
france:
se désertifier
germane:
veröden
hebree:
לעזוב
japane:
砂漠化する [さばくかする], 荒廃する [こうはいする]

dezertulo

REL Ermito: steloj ĉe vortoj de mi, dezertulo, pli ĝoje radias, pli hele lumadas FK ; kune kun tri aliaj monaĥoj, li retiriĝis kiel dezertulo [11].
Rim.: La signifo „ermito“ ne ŝajnas tute logika, ĉar unuflanke ermitoj loĝas ne nur en dezertaj lokoj kaj aliflanke en dezerto loĝas ankaŭ aliaj homoj, ekz-e nomadoj, kiujn oni same povus nomi dezertuloj.
beloruse:
пустэльнік
ĉeĥe:
poustevník, samotář
ĉine:
隐居者 [yǐnjūzhě], 隐士 [yǐnshì], 行者 [xíngzhě]
france:
ermite
germane:
Einsiedler
hebree:
עריק
hungare:
remete
japane:
隠修士 [かくしゅうし]
pole:
pustelnik
ruse:
пустынник, отшельник
slovake:
pustovník, samotár
ukraine:
пустельник

administraj notoj