oazo
- 1.
- Izola loko kvazaŭinsula meze en seka dezerto, kovrita de vegetaĵoj pro ekzisto de fontoj: la oazoj de Saharo; de tiu tago ĉiuj bonaj mahometanoj fumas la foliojn de tiu herbo mirinda kaj benita de Allah, plantas ĝin en la oazoj kaj flaras ĝian odoron FK ; tie estis la ĉefa bazaro, kien oni alportis la komercaĵojn el la oazoj, dissemitaj en la dezerto [1].
- 2.
- (figure) Ŝirmejo, rifuĝejo, ripozejo: oazoj de civilizo; ni prenu tiun ĉi ĉarman lokon kiel ĝi estas nun […] tio ĉi estas unu oazo en la mondo! BdV ; la konstruaĵo estis konstruita same fortike, kiel bazo de potenco kaj oazo de majesteco [2]; [la tombejo] etendiĝas kiel granda oazo […] meze de tumulta urbega kvartalo [3].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 8a
2. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, 2010
3. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, tombeja arabesko
2. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, 2010
3. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, tombeja arabesko
- angle:
- oasis
- beloruse:
- аазіс
- ĉeĥe:
- oáza
- ĉine:
- 綠洲 [lù:zhōu], 绿洲 [lù:zhōu], 沙漠中的綠洲 [shāmòzhòngdìlǜzhōu], 沙漠中的绿洲 [shāmòzhòngdìlǜzhōu]
- france:
- oasis
- germane:
- Oase
- greke:
- όαση
- hebree:
- נווה מדבר
- hispane:
- oasis
- hungare:
- oázis
- indonezie:
- oase, oasis, wahah
- itale:
- oasi
- japane:
- オアシス, 憩いの場所 [いこいのばしょ]
- katalune:
- oasi
- nederlande:
- oase
- pole:
- oaza
- portugale:
- oásis
- rumane:
- oază
- ruse:
- оазис
- slovake:
- oáza
- svede:
- oas
- ukraine:
- оазис, оаза
impostoazo
(figure)
- Impostparadizo: milionoj da usonaj dolaroj ripozas sekure en bankoj de impostoazoj [4].
4.
Ĝangalo: Usona
milito kontraŭ terorismo..., 2003-09-09
- beloruse:
- падатковы рай
- ĉine:
- 逃稅天堂 [táoshuìtiāntáng], 逃税天堂 [táoshuìtiāntáng]
- france:
- paradis fiscal
- indonezie:
- surga fiskal, surga pajak
- nederlande:
- belastingparadijs
- pole:
- raj podatkowy
- rumane:
- paradis fiscal
administraj notoj
impost~o:
Mankas dua fontindiko.