aristokratio
- 1.
-
Unu el la ses formoj de konstitucio
laŭ Aristotelo, en kiu regas grupo de
elstaruloj por la utilo de ĉiuj:
politika-religia aristokratio
[1].
monarĥio2,
oligarĥio,
demokratioRim.: En tiu senco meritokratio estas formo de aristokratio.
- 2.
- Politika reĝimo, en kiu regas la nobelaro: floradis la bienega sklaveco kaj la aristokratio kiu poste forflugis kun la vento [2].
- 3.
- (evitinde) La nobelaro kiel reganta klaso de aristokratio2: nia aristokratio […] pensas, ke la milito pagos la feniciajn ŝuldojn, kaj al ili alportos riĉaĵojn [3]; li komprenis, ke nur la aristokratio estas klaso, kun kiu lin ligas la komuneco de l' sentoj [4].
1.
Monato, Stefan Maul: Helpu Afganion!
2. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
2. Yamasaki Seikô: Novjara klaĉo super konjako, Monato, 2000/06, p. 25
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XX
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
- angle:
- aristocracy
- beloruse:
- арыстакратыя
- ĉeĥe:
- vláda aristokracie
- ĉine:
- 1. 上层 [shàngcéng], 上層 [shàngcéng]
- france:
- aristocratie
- germane:
- Aristokratie
- hebree:
- אֲצוּלָה
- hispane:
- aristocracia
- hungare:
- arisztokrácia
- japane:
- 貴族政治 [きぞくせいじ], 貴族階級 [きぞくかいきゅう]
- katalune:
- aristocràcia
- pole:
- arystokracja
- ruse:
- аристократия
- slovake:
- aristokracia, vláda aristokracie
- ukraine:
- аристократія