demokratio
- Politika reĝimo, en kiu suvereno estas, jen pere, jen senpere la popolo, kaj en kiu fortas la sendistinge egaligaj tendencoj: parlamenta demokratio [1]; demokratia respubliko Metrop ; inter la jaroj 470 kaj 460 la urboj-ŝtatoj de Sicilio sukcesis forigi la tiranecajn reĝimojn kaj establis demokration [2]; mi devis antaŭe rakonti al li, kio estas ĉe ni la ŝtatorganizo, kio la demokratio, kion signifas la diktaturo, parlamentismo, la elektado, nomado, ktp [3]; en politikaj demokratioj malobservo de elementa socia disciplino kondukas al detruo de demokrataj institucioj kaj establo de totaleca diktaturo [4]; vera demokratio postulas, ke ĉiuj tenantoj de publikaj oficoj elektiĝu de la komunumo [5]. respublikodemokrato
1.
Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. W. H. Simcock: Ĉu en Britio?, Monato, 1997:4, p. 9a
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Kvina Ĉapitro
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. W. H. Simcock: Ĉu en Britio?, Monato, 1997:4, p. 9a
- angle:
- democracy
- beloruse:
- дэмакратыя
- ĉeĥe:
- demokracie
- ĉine:
- 民主政治 [mínzhǔzhèngzhì], 民主 [mínzhǔ], 民主主义 [mínzhǔzhǔyì]
- france:
- démocratie
- germane:
- Demokratie Demokratie, Volksherrschaft
- hebree:
- דֵמוֹקרָטִיָה
- hispane:
- democracia
- hungare:
- demokrácia, népuralom
- itale:
- democrazia
- japane:
- 民主政治 [みんしゅせいじ], 民主政体 [みんしゅせいたい]
- katalune:
- democràcia
- nederlande:
- democratie
- pole:
- demokracja
- portugale:
- democracia
- ruse:
- демократия, народовластие
- slovake:
- demokracia
- svede:
- demokrati
- tibete:
- དམངས་གཙོའི་རིང་ལུགས་
- ukraine:
- демократія
demokratia
- Konforma al demokratio, rilata al demokratio: demokratiaj landoj [6]; demokratia debato [7]; la rolo de Esperanto kiel demokratia komunikilo [8] .
6.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Scienco
8. J. G. Champlin: Kiel pentri demokration?, Monato, 2001:12, p. 20a
7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Scienco
8. J. G. Champlin: Kiel pentri demokration?, Monato, 2001:12, p. 20a
- angle:
- democratic
- beloruse:
- дэмакратычны
- ĉeĥe:
- demokratický
- france:
- démocratique
- germane:
- demokratisch
- hebree:
- דֵמוֹקרָטִי
- hungare:
- demokratikus
- itale:
- democratico
- japane:
- 民主的な [みんしゅてきな], 民主政治の [みんしゅせいじの]
- katalune:
- democràtic
- nederlande:
- democratisch
- pole:
- demokratyczny
- ruse:
- демократический
- slovake:
- demokratický
- ukraine:
- демократичний
demokratiigi
(tr)
- Igi demokratio, igi demokratia, submeti al rekta aŭ malrekta regado de la popolo: generalo Lansana Conte, kiu kaptis la potencon dum ŝtatrenverso en 1984, ekde tiam […] rezistis provojn demokratiigi la landon [9]; post la malvenko […] usonanoj provis demokratiigi Japanion [10]; se ni volas demokratiigi la sciencajn sciojn, la ĉefa baro transpasenda estas la lingva [11].
9.
P. H. Oguinye, pg:
Solidaras soldatoj sed ĉu por demokratio?, Monato, 2009:03, p. 8
10. Monato, Hori Jasuo: Februaraj festoj, 2006
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉu Scienco per Esperanto? Ĉu Esperanto per Scienco?
10. Monato, Hori Jasuo: Februaraj festoj, 2006
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉu Scienco per Esperanto? Ĉu Esperanto per Scienco?
- beloruse:
- дэмакратызаваць
- france:
- démocratiser
- germane:
- demokratisieren
- japane:
- 民主化する [みんしゅかする]
demokratiigo
- Ŝanĝo de regado al demokratio aŭ al plia demokratieco: tio grave grandigis la potencialan spektantaron de Doĵd, kaj estis unu el la tre malmultaj atingoj de demokratiigo dum la kvar jaroj de Medvedev en Kremlo [12].
12.
K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
- beloruse:
- дэмакратызацыя
- france:
- démocratisation
- germane:
- Demokratisierung
- hebree:
- דמוקרטיזציה
- japane:
- 民主化 [みんしゅか]
demokratiiĝo
- Evoluo de reĝimo aŭ institucio al demokratia funkciado: pri orienta Eŭropo ni ne parolu, ĉar tie la demokratiiĝo ankoraŭ daŭras [13].
- angle:
- democratization
- beloruse:
- дэмакратызацыя
- ĉine:
- 民主改革 [mínzhǔgǎigé], 民主化 [mínzhǔhuà]
- france:
- démocratisation
- germane:
- Demokratisierung
- hungare:
- demokratizálódás
- itale:
- democratizzazione
- katalune:
- democratització
- nederlande:
- democratisering
- pole:
- demokratyzacja
- ruse:
- демократизация