1zodiak/o zodiakoserĉi 'zodiako' [zodiak.0o] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Ĉiela zono, kies mezon okupas la ekliptiko, kaj kiu enhavas ĉiujn poziciojn de la planedoj, kaj krome la 13 stelarojn, kiujn ŝajnas trairi la suno dum sia jara rondiro. 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] La sama ĉiela zono, dividata ekde la printempa ekvinokso en 12 samlarĝajn partojn (signoj de zodiako) uzatajn en astrologio: oni ne devas forgesi kiu stelo kaj kiu signo de la Zodiako estras la malsanulon [1]. Rim.: La zodiakaj signoj ricevis siajn nomojn antaŭ ĉ. 2000 jaroj de la stelaroj kiuj tiutempe videblis en la koncernaj ĉielpartoj. Pro la malrapida movo de la ekvinoksoj laŭlonge de la ekliptiko, la astronomia kaj astrologia zodiako ne plu koincidas. Bovo, Fiŝoj, Ĝemeloj, Kankro, Kaprikorno, Leono, Pesilo, Pafisto, Skorpio, Ŝafo, Verŝisto, Virgulino1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 1 angle: zodiac beloruse: задыяк ĉeĥe: zodiak, zvířetník, zvěrokruh france: zodiaque germane: Tierkreis greke: ζώδιο hebree: גלגל המזלות hispane: zodiaco, zodíaco hungare: állatöv, zodiákus itale: zodiaco japane: 黄道帯 [こうどうたい], 獣帯 [じゅうたい] katalune: zodíac nederlande: dierenriem perse: دایرةالبروج، منطقةالبروج، فلکالبروج portugale: 1. zodíaco 2. zodíaco ruse: зодиак slovake: zodiak, zverokurh, zvieratník svede: zodiak, djurkrets turke: burçlar kuşağı, Zodyak ukraine: зодіак Signoj de zodiako CC BY-SA 4.0 [2] 2. Eugenio Hansen, OFS, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Zodiako.svg administraj notoj ~o: Mankas dua fontindiko.