*zingibr/o *zingibro serĉi 'zingibro' [zingib.0o] Genro el familio zingibracoj (Zingiber); plurjara herbo kun disbranĉiĝanta aroma rizomo kun tuberoj, kun du vicoj de pli malpli lancetformaj folioj ĉe senfloraj longaj tigoj kaj konusformaj floraroj sur mallongaj tigoj aŭ rekte sur la rizomo; la tegole aranĝitaj brakteoj portas po unu triloban nesimetrian ordinare blankecan floron; la rizomo de la specio Zingiber officinale estas uzata kiel spico: ili vendadis plej diversajn spicojn, kiel ekzemple safranon, anizon, zingibron kaj precipe pipron [1]; nekredeble bongustas ankaŭ teo kun zingibro aŭ pipro [2]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo2. Monato, Vera Barandovská-Frank: Nepalo tra eŭropaj okuloj angle: ginger beloruse: імбір bulgare: джинджифил ĉeĥe: zázvor, zázvorovník ĉine: 姜 [jiāng], 薑 [jiāng], 蘅 [héng], 姜 [jiāng], 生姜 [shēngjiāng], 薑黃色 [jiānghuángsè], 薑黄色 [jiānghuángsè] france: gingembre germane: Ingwer greke: πιπερόρριζα hebree: זנגביל hispane: jengibre hungare: gyömbér indonezie: jahe itale: zenzero, ginger japane: ショウガ [しょうが], 生姜 [しょうきょう], ジンジャー katalune: gingebre latinece: Zingiber Zingiber officinale nederlande: gember pole: imbir portugale: gengibre ruse: имбирь slovake: zázvor, ďumbier svede: ingefära tibete: སྒ་སྐྱ་ ukraine: імбир administraj notoj