- [zamenhof.0o.PERS]
-
(Ludoviko Lazaro) Zamenhofo (nacilingve Samenhof,
Заменгофъ; 1859–1917), la kreinto de la
Lingvo Internacia, kies plumnomo „doktoro Esperanto2“ iĝis nomo de
tiu lingvo (Esperanto1):
tio estas rekte kontraŭ la konsiloj kaj modeloj donitaj de
Zamenhofo
[1].
persono
Rim. 1:
La vorto aperas en la subskribo de la „Antaŭparolo“
de la Fundamento en la formo „L. Zamenhof“.
Rim. 2:
Kromdeklaro de AdE pri la nomoj „Zamenhof“ kaj
„Vaŝington“:
La Akademio de Esperanto, lige kun sia esploro pri la skribado
de diversgrade esperantigitaj propraj nomoj, rekonsideris
rimarkon IV en la Oka Oficiala Aldono al la Universala
Vortaro. La rimarko aperis en sekcio I(B) de la Aldono:
(...)
«RIM.IV. La nomo „Zamenhof“ komence estis uzata
kun apostrofo (ekzemple en la „Unua Libro“); en la
Fundamento (fine de la Antaŭparolo) ĝi aperas sen apostrofo,
tiel same kiel la virnomo „Vaŝington“ (12, 19). Dume
oni trovas en la U.V., ĉe an/, la urbonomon
Nov-Jork sen apostrofo, sed en la ekzercaro (37,
L. 1) troviĝas Nov-Jorko, kie ne povas temi pri
preseraro. Fakte temas pri neesprimita licenco al la 16a
Regulo pri apostrofado de substantivoj, licenco, laŭ kiu ĉe
propraj nomoj povas esti forlasata ne nur la finaĵo de l’
substantivo, sed ankaŭ la apostrofo mem.»
[2].
La Akademio ĉi-pere nuligas tiun licencan interpreton de la
apero de senapostrofaj „Zamenhof“ kaj „Vaŝington“
en la Fundamento kaj konstatas, ke tiuj nomformoj estas
rigardendaj kiel nur parte esperantigitaj.
[3].