*7Esperant/o PVEF

Esperanto

1.
ESPLIN Lingvo internacia publikigita de Zamenhofo en 1887: en la lingvo „Esperanto“ ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo [1].
2.
PERS (Propre „doktoro Esperanto“.) Plumnomo sub kiu Zamenhofo publikigis sian lingvoprojekton kaj kiu iĝis nomo de la lingvo mem: mi prenis por mi la pseŭdonimon „Esperanto“ la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata „la lingvo internacia proponita de Esperanto“ LR .
angle:
Esperanto
beloruse:
1. эспэранта 2. Эспэранта
bulgare:
1. есперанто 2. Есперанто
ĉeĥe:
Esperanto
ĉine:
1. 世界语 [shìjièyǔ]
france:
Espéranto
germane:
Esperanto
hispane:
esperanto
hungare:
1. eszperantó 2. Esperanto
ide:
Esperanto
indonezie:
Esperanto
itale:
Esperanto
japane:
エスペラント [えすぺらんと]
katalune:
esperanto
nederlande:
Esperanto
okcidentfrise:
Esperanto
pole:
Esperanto 1. esperanto
portugale:
Esperanto
ruse:
1. эсперанто 2. Эсперанто
signune:
r@00*
slovake:
Esperanto
svede:
Esperanto
taje:
1. ภาษาเอสเปรันโต
tokipone:
1. toki Epelanto
volapuke:
1. Sperantapük

esperanta

ESPLIN De Esperanto, rilata al Esperanto: la Esperanta afero; la esperantaj kongresoj.
angle:
Esperantic
beloruse:
эспэранцкі
bulgare:
есперантистки
france:
espérantiste (adj.)
hispane:
esperantista (adj.)
ide:
Esperantala
japane:
エスペラントの [えすぺらんとの]
pole:
esperancki
tokipone:
pi toki Epelanto

esperante

ESPLIN Laŭ la esperanta maniero: ni parolas kaj skribas Esperante.
beloruse:
на эспэранта
ĉeĥe:
v esperantu
france:
en Esperanto
hispane:
en esperanto
japane:
エスペラントで [えすぺらんとで]
pole:
po esperancku
slovake:
v esperante

esperantido

ESPLIN Planlingvo kreita post Esperanto kaj grandparte ĝin imitanta: antaŭtagmeze okazis mia prelego pri esperantidoj [2].
2. C. J. Günkel: GIL 2000, esp-novo, 2000-11-19
angle:
Esperantido, language derived from Esperanto
beloruse:
эспэрантыд, мова, вытворная ад эспэранта
france:
espérantide
hispane:
esperantido
pole:
esperantyda, język stworzony na pdst. esperanto

esperantigo

ESPLIN Adapto de teksto, esprimo, vorto, nomo al Esperanto: la Esperantigo de la verko estas flua [3].
Rim.: Plene esperantigitan propran nomon karakterizas kelkaj nepraj trajtoj: 1) Ĝia formo uzas nur la 28 Esperantajn sonojn kaj literojn; 2) La nomo havas la finaĵon -o; 3) Ĉe elparolo de la nomo oni sekvas la akcentajn regulojn de Esperanto. Aldone, en plena esperantigo oni emas eviti sonkombinojn nekutimajn por Esperanto: ĝi povas baziĝi sur la origina prononco (Ŝekspiro), skribo (Londono) aŭ signifo de la nomo (Bonaero), aŭ sur kompromiso inter du aŭ tri el ĉi tiuj esperantigo-manieroj (Nov-Jorko) AdE.
3. J. A. del Barrio: Ombra duono de Ejnŝtejno? Verŝajne, ne, Beletra Almanako, 2015-02 (22)
france:
espérantisation
hispane:
esperantización
pole:
tłumaczenie na esperanto, esperantyzacja

esperantismo

1.
ESP La idearo ligita al la enkonduko de la internacia lingvo Esperanto: la interna ideo de esperantismo [4]; la oficiala esenco de la esperantismo […] estas esprimita en la Bulonja Deklaracio [5]; oni ne devas intermiksi la homaranismon kun la esperantismo! ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj [6].
2.
LIN Dirmaniero speciala al Esperanto: la formo „sidiĝu“ jam de tre longe estas uzata preskaŭ de ĉiuj Esperantistoj, tial ĝi fariĝis jam esperantismo [7]; kvankam kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankaŭ el la lingvoj slavaj, ili tamen estas ne slavismoj, sed esperantismoj, ĉar ili fariĝis parto de la lingvo [8]. VD:idiotismo
4. Ernest Drezen: Zamenhof, La interna ideo de esperantismo
5. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
angle:
Esperantism
beloruse:
эспэрантызм
france:
espérantisme
germane:
Esperantismus
hispane:
esperantismo
hungare:
eszperantizmus
itale:
esperantismo
katalune:
esperantisme
pole:
1. esperantyzm 2. esperantyzm
portugale:
1. esperantismo 2. esperantismo
ruse:
1. эсперантизм
taje:
1. เอสเปรันโตนิยม

esperantisto

ESP Tiu, kiu parolas Esperanton, aktivas en la esperanta medio, propagandas la lingvon: esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas [9].
angle:
Esperantist, Esperanto speaker
beloruse:
эспэрантыст
bulgare:
есперантист
france:
espérantiste (subst.)
germane:
Esperantist
hispane:
esperantista (sust.)
hungare:
eszperantista
ide:
Esperantisto
indonezie:
esperantis
itale:
esperantista (sost.)
japane:
エスペランティスト [えすぺらんてぃすと], エスペランチスト [えすぺらんちすと], エスペラント使用者 [えすぺらんとしようしゃ]
katalune:
esperantista
nederlande:
esperantist, Esperantospreker
okcidentfrise:
esperantist
pole:
esperantysta
portugale:
esperantista
ruse:
эсперантист
svede:
esperantist
taje:
ผู้ใช้ภาษาเอสเปรันโต
tokipone:
jan pi toki Epelanto, jan Epelanto
volapuke:
Sperantapükan

esperantistaro

La tuto de Esperantistoj, la Esperanta kvazaŭ-popolo: bona Esperantisto devas scii la historion de la Esperanta movado, la organizon de la Esperantistaro, la sciencan bazon de nia lingvo [10].
10. A. Möbusz: Dokumentoj de Esperanto, 1921
beloruse:
эспэрантысцкае кола, эспэрантысты
france:
les espérantistes
itale:
movimento esperantista
pole:
ogół esperantystów

esperantisteco

Scio kaj uzado de Esperanto: la simpla praktika Esperantisteco, t.e. la simpla lernado kaj uzado de Esperanto, neniun devigas aliĝi al ia ideo [11].
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
beloruse:
ужываньне эспэранта
hispane:
esperantismo
hungare:
eszperantistaság
itale:
esperantismo
pole:
znajomość i używanie języka esperanto
portugale:
esperantismo

Esperantujo

ESP La ideala lando de esperantistoj, la esperantista mondo; Esperantio: ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo (la urbo de la vica Universala Kongreso), por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma [12]; kvankam laŭnombre Esperantujo ne superas urbon kun cent mil loĝantoj, ĉiujare en ĝi okazas centoj da diversspecaj renkontiĝoj, funkcias kelkaj miloj da klub(et)oj kaj asocioj, aperas multaj gazetoj kaj libroj [13].
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, antaŭ la Tria Kongreso Esperantista, Cambridge, 1907
13. La Ondo de Esperanto, Esperanto en 2000, 2001:1
angle:
the Esperanto community
beloruse:
сьвет эспэранта, эспэрантысцкая грамада, Эспэрантыда
ĉeĥe:
svět (hnutí) esperanta
france:
Espérantie, pays de l'espéranto
germane:
Esperantowelt
hispane:
Esperantia, país del esperanto
hungare:
Eszperancia, Eszperantóország
itale:
Esperantia, comunità esperantista
japane:
エスペラント界 [えすぺらんとかい]
nederlande:
Esperantië, de Esperantogemeenschap
pole:
Esperancja
portugale:
Esperântia, país do Esperanto
ruse:
Эсперантида
slovake:
svet esperanta
taje:
สถานที่ที่ใช้ภาษาเอสเปรันโต
tokipone:
kulupu pi toki Epelanto
ukraine:
Есперантія, Есперантида
volapuke:
Sperantapükän

esperantumi

(ntr)
ESP Uzi la lingvon Esperanto kaj agadi en la esperanta medio: mi estas dekkelkjarulino kiu ŝategas esperantumi [14].
14. I. Antonia : en: Esperantujo, la esperantista mondmapo, [vidita en 2018]
beloruse:
займацца эспэранта, размаўляць на эспэранта
france:
pratiquer l'Espéranto
pole:
rozmawiać w esperanto

praesperanto

ESP Provizora stato de ankoraŭ verkata Esperanto antaŭ ĝia publikigo en 1887: grandformata tripaĝa kajero ... enhavas okversan kantaĵon de Zamenhof ...; ĝi estas verkita en unu plia Praesperanto, kiun ni nomu Praesperanto III [15].
15. A. Korĵenkov: Nekonata Zamenhofa verko en nekonata mondlingvo, La Ondo de Esperanto, 2016-08 kaj 09
angle:
Proto-Esperanto
beloruse:
праэспэранта
france:
Protoesperanto
pole:
pierwowzór jęz. esperanto

administraj notoj

pri e~igo:
    Ŝajnas al mi, ke la rimarko klarigas la *koncepton* "esperantigo" anstataŭ la
    vorton kaj ĝian uzon. Sed ja (anstataŭ la nuna rimarko) estus bone mencii variaĵojn kiel "plena
    esperantigo", "parta esperantigo" kun signifo kaj citaĵo. Por la konceptaj klarigoj oni povus
    referenci al lingvofaka/gramatika eseo (PMEG, AdE?).
    [WD]
  
e~a: Mankas dua fontindiko.
e~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
e~e: Mankas dua fontindiko.
e~e: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
e~igo: Mankas verkindiko en fonto.
e~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.