*volupt/o PV *volupto serĉi 'volupto' [volupt.0o] en: [volupt.0o.KOMUNE] en: Plezuro de la sentumoj kaŭzanta tre vivan ĝuon, precipe dum amorado: ĉu kiam mi kadukiĝis, mi havus ankoraŭ volupton [1]? Venu, ni ĝuu sufiĉe volupton ĝis la mateno, // Ni plezuriĝu per la amo [2]; forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon [3]; liaj okuloj, kiuj brilis antaŭ momento, nebuliĝis de volupto [4]; mi volus laboregi tiel, ke la sango fluus el miaj tempioj, — por aĉeti al mi la volupton de unu sola tagmeza dormo [5]; la turmentego fariĝos por li ilo de volupto: kaj en sango, kaj en larmoj, li kontentigos sian pasion [6]; ŝi, sentante la brulon, kiu de li radiis, spertis kune honton kaj volupton [7]; li sentis ŝin proksime, sentis […] la volupton de la kisoj, per kiuj li dispremadis […] ŝian senkulpan buŝon [8]. amoro, erotiko, pasio 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 18:122. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:183. La Nova Testamento, II. Timoteo 2:224. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria6. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa7. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII8. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XI angle: sensual pleasure beloruse: сладастраснасць, асалода, уцеха, юр bulgare: сладострастие, наслаждение ĉeĥe: rozkoš, slast, vášeň france: jouissance, plaisir, volupté germane: Wollust greke: ηδονή hispane: voluptuosidad hungare: kéj, gyönyör indonezie: gairah, hasrat katalune: voluptuositat nederlande: wellust portugale: volúpia ruse: сладострастие, наслаждение slovake: pôžitok, rozkoš, slasť tokipone: unpa ukraine: любострастя, сластолюбство, сласність, похіть, хтивість, насолода volupta serĉi 'volupta' [volupt.0a] en: Havanta aŭ kaŭzanta volupton: voluptaj kantoj [9]; mi transdonis ŝin en la manojn de ŝiaj amistoj, […] al kiuj ŝi havis voluptan pasion [10]; [tiu] frenezo […] plenigas per stranga kerno de volupta maltrankvilo FdO ; io pli, ol […] kontentigo de bruta volupta deziro [11]; senhalta kaj volupta kareso [12]; nun li devos intervenigi en siajn revojn voluptajn kaj pasiajn scenojn [13]. 9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 33:3110. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 23:911. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua12. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa13. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua germane: wollüstig voluptema, voluptamaserĉi 'voluptema' serĉi 'voluptama' [volupt.0ema] en: [volupt.0ema.KOMUNE] en: Serĉanta okazojn de volupto: ili fariĝis kiel voluptemaj pasiaj ĉevaloj, ĉiu blekas al la edzino de sia proksimulo [14]; amo bruta kaj voluptama [15]; tiu kontraŭstaro ekscitegis ĝis la frenezeco volupteman pasion ĝis nun neniam satigitan [16]; lia amo nur voluptema forflugis, lasante la lokon al la sola kompato [17]; ĉu bezonatas por li, voluptema pigrulo, la vivo, kiun ni tre deziras [18]? frandema, ĝuema 14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 5:815. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sesa16. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksesa17. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksesa18. F. Dostojevskij, trad. G. Arosev: Blankaj noktoj, 2002 bulgare: сладострастен ĉeĥe: požitkářský, slastný, smyslný, vilný, zhýralý france: jouisseur, sensuel, voluptueux germane: wollüstig, verlangend, sinnlich, vergnügungssüchtig (sexuell) indonezie: bergairah, sensual slovake: slastný, zhýralý, zmyselný ukraine: любострасний, сластолюбний, хтивий administraj notoj