Aldoni tradukojn al ReVo:

vide/o RokPop

video

serĉi 'video'
[vide.0o]
1.
[vide.0o.KIN]
KIN Arto pri elektronika registro, prilaboro aŭ telekomuniko de moviĝaj bildoj; videarto: ni havis okazon vidi kaj aŭskulti per video la faman operon „La Bohème“ [1]; oni spektas vidbendon, aŭ videoludas, aŭ konsultas teletekston [2]; Liza montris al mi novan videofilmon pri la fama ĉina cirko [3]; ŝi ne havas videoaparaton por projekcii al li ian infanan bildfilmon [4]; [ĉar] preskaŭ ĉiu jam havas hejme videomagnetofonon, ne necesas viziti kinejojn: ĉion eblas rigardi hejme [5]; mi lastatempe ricevis Macbook-on de mia laborejo, kaj ĝi inkluzivas kameraon por videobabili (vd videkamerao) [6]; per videokonferenco parolis el Usono profesoro Sami Repishti [7].
2.
[vide.0o.KIN_videajxo]
KIN Videaĵo: kiel rapide ĉe vi rul[iĝ]as videoj en YouTube [8]? aŭdregistraĵoj, videofragmentoj kaj citaĵoj de samtempuloj [9].
1. M. R. Urueña: Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo, esperanto.es, [vidita en 2010-11]
2. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj
3. Monato, Lena Karpunina: La revo pri cirko
4. Monato, Julian Modest: Bela sonĝo
5. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Busvojaĝo
6. Ĝeremio: Cxu iu volas video-babili?, [2006]
7. Monato, Bardhyl Selimi: Murdoj memorigitaj
8. Katjo: Kiel rapida estas via konektiĝo al YouTube?, E@i, 2010-02-15
9. Monato, Evgeni Georgiev: Verda vojo
angle:
video (n)
beloruse:
відэа
ĉeĥe:
video
ĉine:
視頻 [shìpín], 视频 [shìpín], 动态影像 [dòngtàiyǐngxiàng], 動態影像 [dòngtàiyǐngxiàng], 視像 [shìxiàng], 视像 [shìxiàng]
france:
vidéo
germane:
1. Videotechnik 2. Video
hebree:
וידאו
hispane:
vídeo, video
indonezie:
video
japane:
ビデオ映像技術 [びでおえいぞうぎじゅつ], ビデオ映像 [びでおえいぞう]
slovake:
video

videaĵo

serĉi 'videaĵo'
[vide.0ajxo]
[vide.0ajxo.KIN]
KIN Filmo aŭ alia produkto de videarto: videaĵo pri la Zamenhofa tago 2016 en Ljubljano [10]; la videaĵo de tiu ago estas spektebla eĉ kun anglalingvaj subtekstoj [11].
angle:
video (n)
beloruse:
відэа, відэастужка, відэафільм
ĉine:
录制视频片断 [lùzhìshìpínpiànduàn], 錄製視頻片斷 [lùzhìshìpínpiànduàn], 录像 [lùxiàng], 錄像 [lùxiàng], 动态影像 [dòngtàiyǐngxiàng], 動態影像 [dòngtàiyǐngxiàng], 視頻消息 [shìpínxiāoxí], 视频消息 [shìpínxiāoxí], 視頻錄像 [shìpínlùxiàng], 视频录像 [shìpínlùxiàng]
france:
vidéo (film, produit vidéo)
germane:
Video, Filmclip
hispane:
vídeo, video
indonezie:
video

muzikvideo

serĉi 'muzikvideo'
[vide.muzik0o]
[vide.muzik0o.MUZ]
KINMUZ Video2 prezentanta muzikaĵon kun akompana filmo: estis aldonita muzikvideo de la kanto „Berlino sen vi“ [12]; la unua profesia muzikvideo de la nova Esperanto-muzikgrupo Supernova [13].
angle:
music video
beloruse:
музычны кліп
ĉine:
音乐电视 [yīnyuèdiànshì], 音樂電視 [yīnyuèdiànshì], 音乐录影带 [yīnyuèlùyǐngdài], 音樂錄影帶 [yīnyuèlùyǐngdài]
france:
clip, vidéo musicale
germane:
Musikvideo
hispane:
videoclip, vídeo musical
indonezie:
video klip
japane:
ミュージックビデオ, 音楽ビデオ [おんがくびでお]

administraj notoj