Aldoni tradukojn al ReVo:

9versi/o PV

9versio

serĉi 'versio'
[versi.0o]
1.
[versi.0o.versio]
Produkto farita kun kelkaj apartaj ecoj, kiuj distingigas ĝin de la normala prezento aŭ de aliaj versioj: la G-banko […] aperigis, en pluraj lingvoj kaj en du versioj (populara kaj scienca) historion de la banko [1]; en Interreto ekzistas kelkaj versioj pri la historio de Seborgo [2]. SIN:variaĵo, varianto
2.
[versi.0o.eldono]
Eldono: Internacia Ĉambro de Komerco eldonis, komence de ĉi tiu jaro, novan version de „Inkotermoj“[3]; la nuna versio de Ĉapelilo [4]; korektita versio [5]. VD:revizii2
1. Roland Rotsaert: Belgaj bankoj regrupigitaj, Monato, jaro 1998a, numero 11a, p. 16a
2. Thomas Eccardt: Urbeto aŭ sendependa lando?, Monato, 2000/05, p. 8
3. -: Inkotermoj 2000, Monato, 2001/03, p. 29
4. Paŭl Peeraerts: Monato, Ni levu la ĉapelon!, 1995/05, p. 16
5. Anna Löwenstein: Funebro sen dio, Monato, 2000/02, p. 4
angle:
version 2. edition, revision
beloruse:
вэрсія
france:
version
germane:
1. Ausführung, Version 2. Ausgabe, Auflage
hungare:
1. verzió, változat 2. szövegváltozat, kiadás
itale:
versione
japane:
見解 [けんかい], 版 [はん], バージョン
katalune:
versió
nederlande:
uitgave (versie) 1. versie, uitvoering (versie)
ruse:
версия
ukraine:
версія, тлумачення, редакція

administraj notoj