varianto
- 1.
-
Reeldono aŭ prezento de verko,
diferenca en iuj aspektoj de la originalo:
kia troŝarĝo de la tramo […], estas sendube pli oportuna la pariza
varianto (de metropoliteno), kie la laboroj estas farataj sub la tero
Metrop
.
- a)
- Iomete diferenca redakcio de teksto liverita de alia manuskripto aŭ eldono: la fino devas esti preparita tre bone, preskaŭ laŭvorte, estas eĉ konsilinde kunmeti plurajn variantojn de la fino, tiel ke – laŭ la cirkonstancoj – oni povu elekti la plej taŭgan Ret .
- b)
- Diferenca interpreto aŭ aliĝenra eldono de artverko: pentraĵo de Rembrandt „Danae“ en la unua varianto precize kopiis la samtitolan pentraĵon de Caracci KFl ; mi relegis la ĉarman fabellibron […] pri Pinokjo, iam mi vidis la filmvarianton de tiu fabelo LGA ; ili prenis unu la alian je la manoj, ekdancis iun varianton de „fokstroto“ Metrop ; Printempa Varianto (poemo de R. Schwartz) [1].
- 2.
- Variaĵo: ĉu vi konas alian specon de socio, malsimilan al tiuj? ekzistas variantoj de tiuj kvar, ekzemple monarkioj kaj eĉ aĉetita reĝposteno Rsp ; tiuj variantoj k̟, k, k̠ estas alofonoj de la fonemo /k/ [2]; en la deko de la ĉeestantoj, reprezentiĝis ĉiuj variantoj de junaj viroj: idealistoj, spekulaciemuloj, strebuloj kaj aliĝemuloj KKr . variacio
1.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Printempa Varianto
2. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
2. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
- angle:
- variant, different form, fork
- beloruse:
- варыянт
- ĉeĥe:
- biol. odchylka, mat., nevh. proměnná, obměna, varianta
- ĉine:
- 异质体 [yìzhìtǐ], 異質體 [yìzhìtǐ], 变异株 [biànyìzhū], 變異株 [biànyìzhū], 变体 [biàntǐ], 變體 [biàntǐ], 变种 [biànzhǒng], 變種 [biànzhǒng]
- france:
- leçon (d'un manuscrit), variante (textuelle)
- germane:
- Variante
- greke:
- παραλλαγή
- hispane:
- lectura (de un manuscrito), variante (textual)
- hungare:
- szövegváltozat
- nederlande:
- variant
- pole:
- wariant, odmiana
- portugale:
- variante
- ruse:
- вариант
- slovake:
- obmena, odchýlka, variant
- ukraine:
- варіант, змінна (величина)