uskl/o usklo, usklecoserĉi 'usklo' serĉi 'uskleco' [uskl.0o] (pri litero, vorto) En la eŭropaj alfabetoj, la karakterizaĵo kiu kontrastigas la majusklan kaj minusklan formojn de laŭsignife egalaj literoj: ŝanĝi uskl(ec)on de vorto; (en stilgvidilo) temas pri la uzo de interpunkciaj signoj, uskloj, propraj nomoj, landonomoj, ktp [1]; multaj alfabetoj de la mondo ne distingas inter diversaj uskloj [2]. mi rimarkis novan por mi vorton (tute PIVan) „uskleco”, eltiritan el la komparo de „majusklo” / „minusklo” [3]. 1. Roel Haveman: Terminareto pri tradukado2. Vikipedia diskuto3. Pierre Grollemund: Vojaĝo tra la alfabetoj de la mondo, Monato, 2017/03, p. 24-25 angle: case (of a letter, word) beloruse: рэгістар (літары, слова) ĉeĥe: vlastnost být velké nebo malé písmeno finne: aakkoslaji (”kirjainkoko”: ABC abc) france: casse (d'un caractère) germane: Groß-/Kleinschrift hungare: kis- vagy nagybetűs írásmód japane: 大文字小文字の区別 [おおもじこもじのくべつ] nederlande: kast (v.e.letter) pole: wielkość liter portugale: caixa (de um caráter) ruse: регистр (буквы, слова) slovake: vlastnosť byť malé alebo veľké ukraine: велика або мала буква nomusklaserĉi 'nomuskla' [uskl.nom0a] Skribita kun granda komenclitero, havanta la usklon tipan por la nomoj propraj: la ĉeĥa litero ch estas majuskle CH kaj nomuskle Ch; en la iks-surogato la vorto ĉiuĵaŭde havas la majusklan formon CXIUJXAUXDE, kaj nomuskle iĝas Cxiujxauxde; en la redaktilo „Emakso“ majuskligon plenumas la komando M-u, kaj nomuskligon, M-c. angle: title case beloruse: напісаны зь вялікай літары finne: versaalialkuinen, isoalkukirjaiminen hungare: nagy kezdőbetűs pole: wielkie litery jak nazwy własne ruse: (написанный) с прописной буквы senuskla, unuusklaserĉi 'senuskla' serĉi 'unuuskla' [uskl.sen0a] Karakterizo de alfabeto aŭ skribsistemo kiu ne distingas usklojn (alivorte, ne distingas minusklojn kaj majusklojn): la skriboj araba, devanagara, hebrea, kartvela estas senusklaj. angle: unicase, unicameral beloruse: без адрозьненьня рэгістраў літараў pole: bez rozróżnienia wielkich liter administraj notoj nom~a: Mankas fontindiko. nom~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. sen~a, unu~a: Mankas fontindiko. sen~a, unu~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.