*univers/o UV *universo serĉi 'universo' [univer.0o] 1.[univer.0o.FIZ] La tuto de ĉio, kio ekzistas: la tero krevos, kaj ĝiaj partetoj malaperos en la universo [1]; mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj […] pri la rilato de nia „mi“ al la universo kaj al la eterneco [2]; li, idealisto, ĉiam celas identigi la universon kun Dio, kaj Dion kun la universo [3]; post tempo la antimaterio malaperis el la universo [4]; eĉ Einstein, kiu pretendas havi pli lertan kaj pli intiman sciadon de la leĝoj de la Universo ol Einsteinĉiuj aliaj homoj, ne kapablas malantaŭenirigi la horojn [5]; la ekvacioj implicis ke la universo estas aŭ en kolapsanta stato aŭ ekspansianta [6]. kosmomondo 2.[univer.0o.mondo] (figure) Mondo (fikcia), mensosfero ks: lerni lingvon malfermas tute novan universon al mi [7]; (figure) la notario ŝin rigardis kvazaŭ lia universo (mondkoncepto) disrompiĝus [8]; la nova rakonto […] agas en la universo de la libroserio Metro 2033 de Dmitri Gluchowski [9]; en la universo de Harry Potter, ĉiuj informoj de la verkistino mem estas konsiderataj [10]; ŝi sentis sin soleca en sia paradiza universo [11]. 1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII4. OH: Ĉu antimaterio en la universo?, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 23a5. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 86. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La homo, kiu komprenis la universan lingvon7. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo8. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 299. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Videoludoj10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo angle: universe beloruse: сусьвет bretone: hollved ĉeĥe: vesmír ĉine: 宇宙 [yǔzhòu] finne: maailmankaikkeus, universumi france: univers germane: Universum greke: σύμπαν hispane: universo hungare: világegyetem, univerzum itale: universo japane: 宇宙 [うちゅう], 万有 [ばんゆう], 森羅万象 [しんらばんしょう], 全世界 [ぜんせかい] katalune: univers nederlande: heelal pole: wszechświat, kosmos, universum portugale: universo ruse: вселенная slovake: univerzum, vesmír svede: universum tokipone: ale, ali ukraine: всесвіт, космос universaserĉi 'universa' [univer.0a] [univer.0a.FIZ] Rilata al universo: astronomoj malkovris ke la universa ekspansio estas efektive akcelata [12]; Einstein modifis la ekvaciojn enkondukante novan termon, […] por kompensi la universan gravitan altiron kaj ebligi senmovan universon [13]; saĝulo havos la eblon taksi la nivelon de la moderna filozofia konsidero de la universaj problemoj [14]. kosmauniversala 12. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La homo, kiu komprenis la universan lingvon13. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La homo, kiu komprenis la universan lingvon14. La Ondo de Esperanto, 2002, №5 angle: universal beloruse: сусьветны bretone: hollvedel ĉeĥe: vesmírný ĉine: 普 [pǔ], 万能 [wànnéng], 萬能 [wànnéng], 宇宙 [yǔzhòu], 普适 [pǔshì], 普適 [pǔshì] finne: universumin, kosminen france: cosmique, universel (cosmique) germane: Universums- hispane: universal hungare: űr- itale: universale (cosmico), cosmico japane: 宇宙の [うちゅうの] katalune: universal pole: uniwersalny, kosmiczny portugale: universal slovake: kozmický, vesmírny tokipone: ale, ali ukraine: всесвітній multuniverso serĉi 'multuniverso' [univer.mult0o] Laŭ iuj teorioj universaro, kiu ĉiumomente disbranĉiĝas en multajn paralelajn universojn: multuniverso [estas] aludo al unu el la plej ĵusaj hipotezoj de fiziko, laŭ kiu ekzistas ne nur unu universo, sed multaj el ili, interkonektitaj pere de la „umbilikoj“ [15]. 15. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Memkritike pri la cifereca revolucio angle: multiverse beloruse: мультысусьвет germane: Multiverse paralela universoserĉi 'paralela universo' [univer.paralela0o] [univer.paralela0o.FIL] Supozata alia universo ol la konata, funkcianta simile aŭ malsimile al ĝi: la kosmaj vojaĝantoj misvage trafas laŭvice en plurajn paralelajn universojn, pli aŭ malpli similajn al tiuj, kie ili hejmas [16]. 16. S. Johansson: Venu, homoj!, [2004] beloruse: паралельны сусьвет ĉine: 平行时空 [píngxíngshíkōng], 平行時空 [píngxíngshíkōng] france: univers parallèle germane: Paralleluniversum itale: universo parallelo katalune: univers paral·lel pole: wszechświat równoległy administraj notoj