*-u -userĉi '-u' [u1.0] [u1.0.SNC] Verba finaĵo, esprimanta deziron, rekomendon aŭ volon: bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu […], kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla [1]; legu la historion de la eltrovo de Ameriko EE ; ĉu ni faru tion, kion li diris [2]? prefere mendu vinkarafon [3]; adiaŭ! vivu longe, tio estas la plej grava [4]; li esprimis la deziron, ke lia verko, krom la partoj rusa, pola, franca kaj germana, enhavu ankaŭ parton Esperantan PrV ; por ke oni povu facile trovi la proverbojn, […] la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj estos numeritaj PrV ; al amiko nova ne fidu sen provo PrV ; al la fiŝo ne instruu naĝarton PrV ; amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore PrV ; antaŭe intencu kaj poste komencu PrV . -i (infinitivo), imperativo, interjekciodevi, voli1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 17:63. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Kremkaful'!4. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXVII germane: sollen (Infinitiv), wollen (Voluntativ) ĉu ni far~ tion: sollten wir das tun?. prefere mend~: besser, du bestellst.... viv~ longe: mögest du lange leben. oni pov~ facile trovi: man soll leicht finden.... pole: przyrostek trybu rozkazującego administraj notoj