tradukoj: be bg br ca cs de en fr hu nl pl pt ru sk

Aldoni tradukojn al ReVo:

*tub/o PV

*tubo  

serĉi 'tubo'
[tub.0o]
1.  
[tub.0o.TEK]
TEK Longa kava cilindroforma diversmateria ilo servanta por plej diversaj uzoj: plumba, kaŭĉuka, vitra tubo; tubo de pipo, de trumpeto, de pafilo, de kanono; akvotubo; gastubo; tubeto, en kiun oni metas cigaron kiam oni ĝin fumas, estas cigaringoZ.
2.  
[tub.0o.RAD]
RADvakutubo

tubisto PIV2

serĉi 'tubisto'
[tub.0isto]
Persono kies laboro estas instali kaj ripari la tubojn akvoduktajn, defluajn, bankuvajn, necesseĝajn ktp.

bildotuboPIV1  

serĉi 'bildotubo'
[tub.bildo0o]
[tub.bildo0o.RAD]
RAD Granda vakutubo kun ekrano1, en malnova televida ricevilo aŭ komputila vidigilo, en kiu la ricevita bildo estas videbligata per katodaj radioj: Adriano tuj saltis antaŭen por turnile malaltigi la helecon por protekti la bildtubon [1]; En kolortelevidila bildotubo estas tri kanonoj [2]

glittubo  

serĉi 'glittubo'
[tub.glit0o]
[tub.glit0o.tobogano]
SPO Dekliva glitvojo, tobogano en formo de tubo (foje ne tute fermita) en kiu fluas akvo dank' al kiu homoj povas degliti en ĝi sidante aŭ kuŝante: oni ... fondis akvoparkon kun plej longa en Pollando glittubo [3].

*kamentubo

serĉi 'kamentubo'
[tub.kamen0o]
[tub.kamen0o.ARKI]
ARKI Masonita aŭ metala tubo, per kiu la fumo el kameno aŭ ĉambra forno eliras eksteren: kie fumas la kamentubo, tie oni kuiras manĝaĵon, la kamentubo tie efektive fumis, sed ĝi englutis ĉiujn tagmanĝojn pro la ruĝa oro [4].

kamentubisto

serĉi 'kamentubisto'
[tub.kamen0isto]
Persono kies laboro estas skrappurigi la kamentubojn: la kamentubisto fikse ŝin ekrigardis kaj diris: „Mia vojo iras tra la kamentubo!“ [5].

pantalontubo  

serĉi 'pantalontubo'
[tub.pantalon0o]
[tub.pantalon0o.TEKS]
TEKS=krurumo ŝi formetis siajn ŝuojn kaj ŝtrumpetojn kaj suprenrulis siajn pantalontubojn ĝisgenue [6].

provtubo

serĉi 'provtubo'
[tub.prov0o]
[tub.prov0o.KEM]
BIOKEM Tubforma vazeto, ordinare el vitro, en kiu oni provas reakciojn ĉe fluaĵoj aŭ gasoj: provtubetoj kaj analizoj ne lasas sin influi de komedio [7].

vakutubo  

serĉi 'vakutubo'
[tub.vaku0o]
[tub.vaku0o.RAD]
RAD Elektronika aranĝaĵo (ne plu uzata), vitra aŭ metala vazo el kiu ĉiuj gasoj estas forigitaj, kaj kies elektrodoj regas fluon de elektronoj: La vicoj de vakutuboj ekglimis kaj la ŝaltita televidilo malrapide varmiĝis [8].

katodradia tuboPIV1  

serĉi 'katodradia tubo'
[tub.katodradia0o]
RAD=bildotubo


tradukoj

anglaj

~o 2.: vacuum tube; ~o: tube; ~isto : plumber; bildo~o: picture tube, CRT, cathode-ray tube; kamen~o: chimney; vaku~o : vacuum tube.

belorusaj

~o: труба, трубка, шланг, цюбік; kamen~o: комін.

bretonaj

kamen~o: siminal.

bulgaraj

~o: тръба, маркуч; kamen~o: комин.

ĉeĥaj

~o: hlaveň, roura, trouba, trubice, trubka; kamen~o: komín; kamen~isto: kominík; pantalon~o: nohavice; prov~o: zkumavka; katodradia ~o: katodová trubice.

francaj

~o: tube, tuyau; ~isto : plombier; glit~o: glissoire d'eau, toboggan à eau; kamen~o: conduit de cheminée, cheminée; kamen~isto: ramoneur; pantalon~o: jambe de pantalon; prov~o: éprouvette, tube à essai.

germanaj

~o: Rohr, Schlauch; kamen~o: Schornstein; kamen~isto: Schornsteinfeger.

hungaraj

~o: cső; ~isto : csőszerelő, vízszerelő; kamen~o: kémény; kamen~isto: kéményseprő; prov~o: kémcső, lombik. akvo~o: vízcső; gas~o: gázcső.

katalunaj

~o: tub, canonada, canó; ~isto : llauner; glit~o: tobogan aquàtic; kamen~o: xemeneia; kamen~isto: escura-xemeneies; prov~o: tub d'assaig, proveta.

nederlandaj

~o: buis; ~isto : loodgieter; kamen~o: schoorsteen; kamen~isto: schoorsteenveger; prov~o: proefbuis. akvo~o: afvoerpijp; gas~o: gasbuis.

polaj

~o: rura, tuba, przewód; ~isto : hydraulik, kanalarz (pot.); glit~o: rura (pot.), ślizgawka wodna, zjeżdżalnia wodna; kamen~o: komin, przewód kominowy; kamen~isto: kominiarz; prov~o: probówka. akvo~o: rura wodna, wąż wodny, przewód wodny; gas~o: rura gazowa, gazrurka, przewód gazowy.

portugalaj

akvo~o: tubo.

rusaj

~o 1.: труба, трубка, шланг, тюбик; ~o 2.: радиолампа; ~isto : водопроводчик, сантехник; bildo~o: кинескоп, электронно-лучевая трубка; kamen~o: дымовая труба, печная труба; kamen~isto: трубочист; prov~o: пробирка; vaku~o : электронная лампа, радиолампа.

slovakaj

~o: rúra, trubica; kamen~o: dymovod kozuba, komín; kamen~isto: kominár; pantalon~o: nohavica; prov~o: skúmavka; katodradia ~o: katódová trubica.

fontoj

1. PEJNO Simono: Ĉu vi volas konjakon?
2. Griza Leono: Kiel funkcias televido?
3. L. Ligęza: Inter artaĵoj naturaj kaj homaj, Pola Esperantisto
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Paŝtistino kaj kamentubisto
6. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
7. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 28a
8. PEJNO Simono: Ĉu vi volas konjakon?

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~isto : Mankas verkindiko en fonto.
bildo~o: Mankas verkindiko en fonto.
katodradia ~o: Mankas verkindiko en fonto.


administraj notoj

pri kamen~isto:
    Laŭ PIV2 (sed ne PIV1), „kamentubisto“
    estas fundamenta.
    Mi tamen ne trovis ĉi tiun kunmetaĵon en la Fundamento.
    [Sergio]
  

ℛevo | datumprotekto | tub.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.30 2016/01/01 10:10:15