tranc/o PV trancoserĉi 'tranco' [tranc.0o] [tranc.0o.REL] Escepte intensa stato de konscio, karakterizita de fokusita koncentriĝo ĉe samtempa profunda malstreĉiĝo kaj malŝaltiĝo de logike reflektiĝanta racio, ofte celata en religioj kaj spiritualismo: tradiciaj medicinistoj afrikaj estis rigardataj kiel ŝamanoj, sorĉistoj, eĉ ĉarlatanoj, kiuj kunmiksis superstiĉojn, religiajn tradiciojn, trancojn, esoterajn ritojn [1]; (figure) kvazaŭ en tranco li paŝis en la malplenan domon, kunŝovis la dikajn velurajn kurtenojn, faligis sian rigardon […] al la ĉina vazo kun magiaj signoj, enspiris la malvarman vesper-aeron, kaj iris dormi inter satenaj littukoj blankaj [2]. ekstazo 1. Monato, Donald Broadribb: Kial la malestimo je la afrika medicino?2. Monato, Frank Roger: La brulanta virino angle: trance beloruse: транс ĉeĥe: bezvědomí, polospánek, trans france: possession (transe), transe germane: Trance hispane: trance hungare: transz, önkívület japane: 神がかり状態 [じんがかりじょうたい], 入神状態 [はいかみじょうたい], トランス katalune: trànsit nederlande: trance portugale: transe ruse: транс slovake: bezvedomie, polospánok, tranz ukraine: транс administraj notoj