Aldoni tradukojn al ReVo:

*tint/i PV

*tinti

serĉi 'tinti'
[tint.0i]
(ntr)
1.
[tint.0i.SON]
Interfrapiĝante soni per metaleca, vitreca sono: gloru Lin per tintantaj cimbaloj [1]; [ili] iras kaj koketas, kaj tintas per ĉenetoj sur la piedoj [2]; la glavoj kaj armaĵoj […] kraktintis [3]; Mi venigos […] tian malbonon, ke ĉe ĉiu, kiu tion aŭdos, ektintos en ambaŭ liaj oreloj [4]; la tintanta fera ringo vekas el la sonĝoj de la libereco [5]; ĉiuj teleroj tintis [6]; mi aŭdas, ke mia hakilo tintas [7]; mi dancis […] tiel, ke ĉiuj sonoriletoj tintis [8]. VD:klaki, sonori, tin-tin, vibri2
2.
[tint.0i.FIG]
MUZ(figure) Mallerte ludi muzikilon: iom tinti sur fortepiano ŝi povas Marta ; tiuj […] tintas sur psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David [9].
angle:
tinkle, jingle, clink
beloruse:
1. бразгаць, дрынькаць, брынькаць 2. дрынькаць, брынькаць
ĉeĥe:
břinkat, cinkat, klinkat, řinčet
france:
1. sonner, tinter
germane:
1. klirren, klackern 2. klimpern
hungare:
1. cseng, kong, csörög, kolompol, koccan 2. pötyög (hangszeren), klimpírozik
itale:
1. rintoccare, tintinnare, vibrare (risuonare) 2. strimpellare
japane:
チンチンと鳴る [チンチンとなる], カチャカチャ鳴る [カチャカチャなる]
nederlande:
rinkelen, kletteren, tingelen
pole:
1. brzdąkać, brzdękać, brzęczeć, dzwonić 2. brzdąkać
portugale:
1. tinir, retinir
ruse:
1. бряцать, бренчать, звякать, звякнуть 2. бренчать
slovake:
cvendžať, rinčať, štrngať
ukraine:
брязкати, бряжчати, дзвякати, дзенькати

tinto, tintado

serĉi 'tinto'
serĉi 'tintado'
[tint.0o]
[tint.0o.SON]
Iom akuta, metaleca aŭ vitreca sono de io frapata: li […] ĉirkaŭita de granda sekvantaro de generaloj, kun bruo kaj tinto eniris en la […] salonon [10]; al unu ŝvelis la lango kaj lipoj, alia havis tintadon en la oreloj kaj nigrajn makulojn antaŭ la okuloj [11].
angle:
tinkle, jingle, clink
ĉeĥe:
hučení v uších, ušní šelesty
france:
tintement
germane:
Geklirr, Klingeln
hungare:
csengés, bongás, csörgés, kolompolás, koccanás
itale:
rintocco, tintinnio, squillo (di telefono o campanello)
japane:
チンチン鳴る音 [チンチンなるおと], カチャカチャという音 [カチャカチャというおと]
pole:
brzdęk
slovake:
hučanie v ušiach
ukraine:
брязкання, брязкіт, бряжчання, дзвякання, дзвенькіт, дзенькіт, дзенькання

tintigi

serĉi 'tintigi'
[tint.0igi]
(tr)
[tint.0igi.SON]
Estigi tinton ekzemple frapante metalaĵon, vitron...: ĉiuj babilis, ridis, tintigis la glasojn [12]; unu el ili leviĝis, alvenis kun sia glaso, tintigis ĝin al la mia kaj tostis [13].
angle:
tinkle, jingle, clink
ĉeĥe:
rozcinkat
france:
faire sonner, faire tinter
germane:
anstoßen (z.B. mit Gläsern)
hungare:
csenget, kolompol
itale:
fare suonare, fare tintinnare, fare vibrare (risuonare)
japane:
チリン・カチンと鳴らす [チリン・カチンとならす]
pole:
brzdąkać, dzwonić
slovake:
zacengať, zacvendžať, zarinčať (niečím)
ukraine:
цокатися (чаркою), чаркуватися

tintilo

serĉi 'tintilo'
[tint.0ilo]
[tint.0ilo.MUZ]
MUZ Frapinstrumento aŭ ornamaĵo, malplena metala sfereto kun ena bulo, kiu skuate estigas sonon: faru […] ĉirkaŭe sur ĝia malsupra rando, kaj inter ili ĉirkaŭe orajn tintilojn [14]; tintiloj de la ĉevaloj [15]; li rakontis pri la lumaj vintraj noktoj, kiam la tintiloj de la glitveturiloj tintadis [16]; la tintilo de la klaŭno tintis kaj asertis, ke ĝi estas la sonorilo de preĝejo [17].
angle:
jingle bell
beloruse:
бразготка, бома, бомка, званочак
ĉeĥe:
zvonek jízdního kola a pod.
france:
grelot, sonnaille
germane:
Schelle, Glöckchen
hungare:
csengő, kolomp
itale:
campanellino, campanello, sonaglio
japane:
りん, 鈴 [すず], ベル [べる]
nederlande:
belletje
pole:
dzwonek
ruse:
бубенец, бубенчик, колокольчик
slovake:
cengáč, zvonček
ukraine:
брязкальце, балабончик, бубонець

administraj notoj