*tine/o UV *tineo serĉi 'tineo' [tine.0o] en: Genroj el familio tineedoj (Tinea, kaj parencaj genroj), malgranda nokta papilio, kies larvoj manĝas lanon, ŝtofojn, peltojn k.a.: vesto dismanĝita de tineoj [1]; lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj [2]; ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas [3]; floraĵoj molaj kiel flugiloj de tineoj kaj ankoraŭ multe pli delikataj [4]; odoris je polvo kaj tineobuloj [5]; en Aŭstrio kaj ĉirkaŭaj landoj la minista tineo ĉiun someron brunigas la foliojn de hipokaŝtanoj [6]; tiu maizo […] enhavas genon, kiu protektas la planton kontraŭ damaĝoj, kiujn kaŭzas eta tineo kun la scienca nomo Ostrinia nubilalis [7]. Rim.: Kiel pli ĝeneralan vorton por ĉiuj el la familio tineedoj, PIV1 enkondukis la vorton moteo. tineo (Tinea semifulvella), Søborg, Danujo CC BY 2.0 [8] minista tineo (Cameraria ohridella) CC-BY-SA-3.0 [9] 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 13:282. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 39:113. La Nova Testamento, Mateo 6:194. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto6. Monato, Walter Klag/pg: Kribrilo mortiga7. Monato, Stefan Maul: Mirakloj mankas8. Donald Hobern el Kopenhago: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Tinea_semifulvella_(14318371975).jpg9. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cameraria_ohridella_20050905_038.jpg angle: clothes-moth, tineid beloruse: моль ĉeĥe: tinea ĉine: 蠹 [dù], 灯蛾 [dēngé], 燈蛾 [dēngé], 飛蛾 [fēié], 飞蛾 [fēié] france: mite germane: Motte minista ~o: Miniermotte. hungare: moly indonezie: ngengat japane: イガ katalune: arna latinece: Tinea minista ~o: Cameraria ohridella. nederlande: mot pole: mól portugale: traça, tínea ruse: моль (насекомое) slovake: moľa ukraine: міль administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.