*papili/o UV

*papilio

ZOO Insekto kun kvar flugiloj kovritaj per diverskoloraj skvametoj tiel subtilaj kiel polvo; iu el la ordo lepidopteroj: malgranda papilio konstante ŝin ĉirkaŭflirtadis [1]; la silkraŭpoj diligente konstruis siajn proprajn silkajn kokonojn, metis sin en ilin kaj post kelkaj tagoj ili reaperis papilie [2]; la unuaj ektremoj de vekiĝanta papilia (neserioza kaj malkonstanta) amo Marta ; puntoj por pufo aŭ por papilio? […] kiujn vi preferas Marta ? en la tempo de Nero homo estas kiel papilio: li vivas en la suno de la cezara favoro, kaj ĉe unua malvarma blovo li pereas [3]; seka platana folio deŝiriĝis kaj falas teren, ĝiaj movoj plene similas la flugon de papilio [4]; dum lia tuta vivado, per ĉiuj eblaj rimedoj, li persekutadis tiun papilion kun brilkoloraj flugiloj nomitan la revo [5]; plej okulfrapa estas la reveno de la kardopapilio (Vanessa cardui), kiu nun estas, kaj en Flandrio kaj en Valonio kaj en Nederlando, la plej ofta papilio [6].
angle:
butterfly kardo~o: painted lady.
beloruse:
матыль, матылёк
bretone:
balafenn, pobelan
bulgare:
пеперуда kardo~o: дяволска пеперуда.
ĉeĥe:
motýl
ĉine:
蝴蝶 [húdié], 蝶 [dié], 蝴 [hú], 蛱 [jiá], 蛺 [jiá], 服装时髦的人 [fúzhuāngshímáoderén], 服裝時髦的人 [fúzhuāngshímáoderén]
france:
papillon kardo~o: vanesse du chardon, vanesse des chardons, belle-dame.
germane:
Schmetterling kardo~o: Distelfalter.
hispane:
mariposa
hungare:
lepke, pillangó
indonezie:
kupu-kupu
japane:
チョウ [ちょう], ガ
latinece:
kardo~o: Vanessa cardui.
nederlande:
vlinder kardo~o: distelvlinder.
perse:
پروانه
pole:
motyl
portugale:
borboleta, mariposa
rumane:
fluture
ruse:
бабочка, мотылёк
slovake:
motýľ
ukraine:
метелик

papilii

(figure) Flirti, iradi de io al alio, ŝanĝi sian intereson, kvazaŭ flugetanta papilio: la tutan tagon Adela papiliis gajoplena [7].
7. M. Fernández: Du Gardenioj, en: Ekstremoj, 1997
beloruse:
пырхаць (нібы матылёк)
france:
papillonner
germane:
umher flattern
pole:
flirtować (przen.)
rumane:
flirta

noktopapilio, nokta papilio

ZOO Papilio fluganta dum nokto: Amata fortunei[…] aktivas dum tago, kvankam ĝi klasifikiĝas en noktopapilioj [8].
8. Vastalto: Akvosfero, 2007-06-08
angle:
moth
beloruse:
начны матылёк
bulgare:
молец
ĉeĥe:
můra, noční motýl
ĉine:
[é], 蛾子 [ézi], 灯蛾 [dēngé], 燈蛾 [dēngé], 飛蛾 [fēié], 飞蛾 [fēié]
france:
papillon de nuit
germane:
Nachtfalter
indonezie:
ngengat
japane:
nederlande:
nachtvlinder
pole:
ćma
rumane:
molia
slovake:
nočný motýľ

administraj notoj