*teras/o *teraso serĉi 'teraso' [teras.0o] 1.[teras.0o.ebeno] Ebena areo apud domo aŭ en ĝardeno, laŭbezone subtenita per masonaĵo, ĉu aranĝita por sidado, ĉu por niveli deklivon: li fumis cigaredon sur la nefermita teraso, kie la malvarmeta aero estis plena de la odoro de oranĝoj [1]; trinkejaj terasoj [2]; ni sidis kune sur la teraso de mia vilao [3]. altano, belvedero, balkono. 2.[teras.0o.tegmento] Ebena tegmento kun balustrado: la domo […] estis ligna, unuetaĝa, kiel kutime kun teraso, super kiu pendis tola tendo [4]; sur la plata tegmento de ĉi tiu konstruaĵo staris denove kvadrata teraso, kelke da metroj alta […] kaj sur ĝi, unu sur la alia, du turoj [5]; [la] instruistoj […] ĉiutage observis la monton sur tegmenta teraso de la lernejo [6]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Moderna Anĝeluso3. Albisturo Kvinke: La aristarka raporto de Albisturo Kvinke, Monato, 2003/07, p. 334. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI6. Isikawa Takasi: Monto Fuĵi, Monato, 2013/08, p. 17 angle: terrace beloruse: тэраса ĉeĥe: terasa ĉine: 平台 [píngtái], 平臺 [píngtái], 梯田 [tītián], 台 [tái], 臺 [tái] france: terrasse germane: 1. Terrasse 2. Dachterasse hungare: terasz japane: テラス, 露台 [ろだい], 屋上露台 [おくじょうろだい], 台地 [だいち], 高台 [たかだい], 築山 [つきやま], 段丘 [だんきゅう] katalune: terrassa nederlande: terras pole: 1. taras 2. taras portugale: terraço ruse: терраса slovake: terasa ukraine: тераса, вузька база terasaserĉi 'terasa' [teras.0a] 1.[teras.0a.rilata] Rilata al teraso; kun teraso ktp: oni disponigis al ŝi terasan apartamenton kun spirhaltiga panoramo [7]; kelnerino alportis manĝilaron sur la terasan tablon [8]. 2.[teras.0a.formanta] Formanta terasojn, terasita: ili ekrigardis la valon: la arbaro, la terasaj kampoj, la paŝtejoj tranĉataj de vojetoj [9]; la poeziaj terasaj rizkampoj de Mekongo [10]. amfiteatro 7. Roberto Pigro: Terasa apartamento, Monato, 2011/01, p. 268. Spomenka Štimec: Zagrebaj Solistoj en Bonaero, Monato, 2001/07, p. 229. Internacia krestomatio, La Miraklo de Purun Bhagat10. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Rusaj chart-aviadiloj por Vjetnamujo beloruse: тэрасны germane: 2. terrassenförmig, terassiert hungare: teraszos katalune: formant terrasses, graonat nederlande: terrasvormig pole: 1. tarasowy 2. tarasowy ruse: террасный terasi serĉi 'terasi' [teras.0i] [teras.0i.arangxi] Aranĝi deklivan ĝardenon aŭ kampon laŭ ebenaj ŝtupegoj: ni vidis virinojn plugi terasitajn kampojn [11]. 11. Vera Barandovská-Frank: Nepalo tra eŭropaj okuloj, Monato, 2004/09, p. 16 germane: terrassieren pole: tworzyć ciąg tarasów administraj notoj ~i : Mankas dua fontindiko.