Aldoni tradukojn al ReVo:

*tent/i

*tenti

serĉi 'tenti'
[tent.0i]
(tr)
1.
[tent.0i.alloge]
(iu, io) Instigi iun al malpermesita, danĝera, aŭ malbona ago, montrante ĝian allogecon: kial Adam manĝis la malpermesitan frukton! se mi estus sur lia loko, mi ne lasus tenti min al tio [1]; Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo [2]; vane vi tentas, mi ne konsentos PrV ; malfermita kelo tentas al ŝtelo PrV ; tenti per lukso kaj per amindumado de belaj virinoj [3]; Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun [4]. VD:logi.
2.
[tent.0i.provi]
(arkaismo) (iu) Provi iun, lin submeti al esploro de liaj kapabloj aŭ scioj: unu leĝisto [...] tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? [5]; aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la ĉielo [6].
3.
[tent.0i.inspiri_deziron]
(figure) (io) Inspiri deziron, emon: tiu juvelo ŝin forte tentis (deziro posedi) PV ; tiu pokalo [....] sukcese tentis pli ol unu virinon [7]; malplena sako (malriĉeco) tentas al peko PrV ; sprita vorto tentas, nenion atentas (deziro spriti) PrV ; mia Bub' [...] per pentekosta ruĝ' vin loge tentis por karesa tuŝo [8]; tion vidante, oni estas tentata malestimi la homaron PV ; [la riĉaĵoj de la minerala regno] ŝajnas esti malproksimigitaj for de la homaj okuloj por ne tenti ilian profitamon [9]; ŝi ne estas nur tentemulino (ema inspiri seksan deziron), sed vere tre inteligenta, alte talenta junulino [10].
Rim.: Kvankam etimologie „tenti“ devenas de latina verbo, signifanta „provi“, estas tute malkonsilinde sekvi la suban ekzemplon: iu tentis damaĝi [la monumenton] per grenadoj [11] .
angle:
tempt
beloruse:
спакушаць, прывабліваць
ĉeĥe:
pokoušet, svádět
france:
tenter (soumettre à la tentation) , allécher, attirer (tenter), éprouver (mettre à l'épreuve) ~emulino: allumeuse (celle qui excite le désir).
germane:
verführen, in Versuchung führen
hispane:
tentar
hungare:
csábít, megkísért 1. megkísért, megkörnyékez malfermita kelo ~as al ŝtelo: alkalom szüli a tolvajt. 2. próbára tesz 3. csábít, elcsábít
japane:
誘惑する [ゆうわくする], そそのかす, そそる
nederlande:
verleiden
pole:
1. kusić, wodzić na pokuszenie, namawiać 2. wypróbowywać, poddawać próbie 3. kusić, wodzić na pokuszenie
portugale:
1. tentar, induzir em tentação
ruse:
искушать, соблазнять, прельщать
slovake:
pokúšať, zvádzať
ukraine:
спокушати

tenta

serĉi 'tenta'
[tent.0a]
Tia, ke ĝi tentas: porti en la traduko tian fajnan literaturan teksaĵon al alilingvaj legantoj ŝajnas tasko defia, sed des pli tenta [12]; ĉu ŝi mem petu [rekompencon], kiel Azazello tente konsilis al ŝi en la Aleksandra ĝardeno? [13].
angle:
tempting
beloruse:
спакусьлівы , прывабны, панадны
ĉeĥe:
svádivý
france:
tentant, attirant, attractif, tentateur (adj., tentant)
germane:
verführerisch
hispane:
tentador
hungare:
csábító, megkörnyékező
japane:
誘うような [さそうような], そそのかす, 気をそそる [きをそそる]
nederlande:
verleidelijk
pole:
kuszacy, wodzący na pokuszenie
ruse:
соблазнительный, искусительный
slovake:
zvádzavý
ukraine:
спокусливий

tento

serĉi 'tento'
[tent.0o]
1.
[tent.0o.io_0anta]
(ofte plurale) Io, kio tentas: per la plej teruraj tentoj la malamiko lin tentis [14]; malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj [15]; ekzistas ankaŭ abismaj fundoj kun silente kaj kaŝite embuskantaj rampaĵoj de minacaj tentoj kaj mallumaj instinktoj Marta .
2.
[tent.0o.0ateco]
Stato de iu tentata, deziro: ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono [16]; feliĉa estas la homo, kiu elportas tenton [17]; oftfoja tento ĉion forlasi [18]; liberiĝi de tento [19]; cedi [20], kontraŭstari Marta , rezisti al tento [21].
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 6
15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, AntaÅ­parolo
16. La Nova Testamento, S. Mateo 6:13
17. La Nova Testamento, De Jakobo 1:12
18. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Tria promenado
19. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Tentado
20. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, En kinematografejo
21. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 26
angle:
temptation
beloruse:
спакуса
ĉeĥe:
pokušení, touha
france:
tentation, appât (ce qui tente), attrait (tentation), appel (tentation), désir
germane:
Versuchung
hispane:
tentación
hungare:
kísértés, csábítás
japane:
誘惑 [ゆうわく]
nederlande:
verleiding
pole:
1. pokusa, namowa 2. kuszenie, pokuszenie
ruse:
искушение, соблазн
slovake:
pokušenie, túžba
ukraine:
спокуса

tentado

serĉi 'tentado'
[tent.0ado]
Ago tentadi, ago tenti: fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li [22].
Rim.: Por nomi la agon tenti, kiam ĝi estas nek daŭra nek ripeta, oni teorie povus uzi „tento“, sed ĉi tiu vorto ial specialiĝis por montri al la rimedoj de la ago aŭ al la rezultanta stato de ĝia objekto. Oni ofte povas elturniĝi per ŝanĝo de vidpunkto, nome uzante la formon „tentiĝo“, kiu montras la agon de la vidpunkto de ĝia objekto.
22. La Nova Testamento, S. Luko 4:13
beloruse:
спакушэньне
ĉeĥe:
svádění
france:
tentation
hungare:
megkísértés, megkörnyékezés, csábítás
nederlande:
verleiding
pole:
kuszenie, pokuszenie, namowa, namawianie
ruse:
искушение, соблазнение
slovake:
zvádzanie

tentanto

serĉi 'tentanto'
[tent.0anto]
Iu, kiu tentas; pli specife: la diablo: la tentanto venis, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj ŝtonoj fariĝu panoj [23].
23. La Nova Testamento, S. Mateo 4:3
angle:
tempter
beloruse:
спакушальнік
ĉeĥe:
pokušitel
france:
tentateur (subst.)
hungare:
kísértő, csábító
japane:
誘惑者 [ゆうわくしゃ], 悪魔 [あくま]
nederlande:
verleider
pole:
kusiciel
ruse:
искуситель, соблазнитель
slovake:
pokušiteľ
ukraine:
спокусник

tentiĝi

serĉi 'tentiĝi'
[tent.0igxi]
Iĝi tentata, submetiĝi al tentoj: Bilbo tentiĝis mortigi lin per sia glavo [24]; mi tentiĝis, ke mi surmetu sur [la gisrulojn] miajn fingrojn [25]; la tentiĝo de Eva PIV1 .
24. Tolkien, trad. W. Auld: La kunularo de l' ringoj, Prologo
25. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado
beloruse:
спакусіцца
france:
être tenté, avoir (grande) envie ~iĝo: tentation.
hungare:
kísértésbe esik, elcsábul
japane:
ひかれる, 誘惑される [ゆうわくされる]
pole:
skusić się na coś, połakomić się na coś
ruse:
соблазниться , поддаться искушению
ukraine:
спокуситися

administraj notoj

pri ~i 2.:
      Sxajnas, ke la cititaj ekzemploj vere montras sencon iom
      malsimilan al la antauxa. Ja en ili oni postulas de Jesuo pruvon
      pri lia dieco, sed ne kredante, ke li sukcesos, kaj ne montrante
     la allogecon de la ago (kvankam sukceso povus flati lian orgojlon).
      Ankaux ne klaras, kial la postulata ago estus malpermesata: eble
      Jesuo ne rajtas "malsxpari" siajn miraklojn por konvinki
      nekredemulojn, sed sxajnas, ke aliloke li tion faras senhezite.
      --------------------------------------------------------------
      Mi tamen ne vicigis cxi tie la novtestamentajn ekzemplojn pri
      tentigxo de Jesuo en la dezerto, kvankam ankaux ili en la latina
      esprimigxas per "tentare" kaj kvankam la tradukintoj de NT
      foje elektis traduki la latinan "tentare" per "tenti" (kiel cxi-
      supre) kaj foje per "provi" ("provi Dion"), same kiel en la franca
      oni trovas "tenter" kaj "éprouver".
      --------------------------------------------------------------
      Sxajnas al mi, ke la tentigxoj de Jesuo rilatigxas al la unua
      senco. En la unua tentigxo la diablo proponas al la malsata
      Jesuo sxangxi sxtonojn en panojn. Ne klaras, kial cxi tiu ago
      estus malbona, sed gxia allogeco estas evidenta. En la dua
      tentigxo la diablo proponas al Jesuo jxeti sin el alta turo por
      devigi Dion lin savi, kio povus flati lian orgojlon, kaj estas
      klare malbona, cxar "oni ne rajtas provi Dion".
      --------------------------------------------------------------
      La samajn okazojn eblas tamen interpreti kiel esploron
      de la kapabloj de Jesuo fare de la diablo, kiu defie postulas
      pruvojn pri lia dieco. Iamaniere la du sencoj ne estas ekskluzivaj
      unu de la alia.
      [MB]
    
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas dua fontindiko.
~anto: Mankas dua fontindiko.