Temistokl/o Temistokloserĉi 'Temistoklo' [temistokl.0o] [temistokl.0o.regnestro] Regnestro de antikva Ateno (524 - 459 a.K.): Temistoklo edzinigis sian filinon je homo tre bona, sed malriĉa, ĉar, li diris: "mia filino pli volas homon sen havaĵo, ol havaĵon sen homo“ FK ; mia dujara infano – diris Temistoklo – regas sian patrinon, mia edzino regas min, mi regas Atenon, Ateno regas Grekion, Grekio regas la mondon, sekve mia dujara infano regas la mondon [1]; kiam viro el Serifio kalumniis lin kaj diris ke Temistoklo ne famiĝis pro si mem sed pro sia urbo, Temistoklo respondis ke li ne estus fama, se li estus serifiano kaj ke la kalumnianto ne fariĝus fama eĉ se li estus atenano [2]. 1. Ivo Lapenna: Retoriko, Elokventeco kaj Retoriko2. Platono, trad. Donald Broadribb: La Respubliko angle: Themistocles beloruse: Тэмістокл ĉine: 地米斯托克利 [demǐsītuōkèlì], 地米斯託克利 [demǐsītuōkèlì] france: Thémistocle germane: Themistokles malnovgreke: Θεμιστοκλῆς pole: Temistokles ukraine: Фемістокл (державний діяч і полководець Ст. Афін) administraj notoj